Internacia Naturkuraca Asocio
• I.N.A estas la faka organizo en esperantujo, kiu pritraktas la problemon de sano. Kvankam nian organizon gvidas profesiaj fakuloj, tamen en ĝi parto- prenas ankaŭ amatoraj, ordinaraj homoj, ĉar la sano sendube estas problemo de ĉiiuj homoj.
• I.N.A estas la faka organizo en esperantujo, kiu pritraktas la problemon de sano. Kvankam nian organizon gvidas profesiaj fakuloj, tamen en ĝi parto- prenas ankaŭ amatoraj, ordinaraj homoj, ĉar la sano sendube estas problemo de ĉiiuj homoj.
• INA, fondita en la jaro 1986, nun havas centoj da membroj en 42 landoj, kaj niaj membroj estas fakuloj aŭ simpatiuloj aŭ simplaj interesuloj pri alternativa kaj naturkuraca medicinoj. Vi, do, ankaŭ rajtas membriĝi al nia asocio senrilate al via profesieco en naturmedicina kampo.
• I.N.A ne emas kontraŭstari, nek ekskluzivi la modernan, kutiman medicinon, sed prefere favoras al kunekzistado. Ni tamen certigas, ke la principo de nia natura kuracado malsamas al tio de moderna medicino. ĉar ni kredas, ke homoj devas sin dependi ne de kemiaj medicina?oj sed de la naturo por kuraci la malsanojn, ĉar la homo estas unu parto de la naturo. Ni, do kredas, ke obei al la lego de la naturo kaj helpi al la natura forto en la homa korpo estas ĝuste la ŝlosilo por kuraci la malsanon.
• Nia organizo, I.N.A ekzistas por doni al vi praktikajn helpojn por via sano, kaj vi ja rajtas gajni utiliajn informojn pri longa kaj sana vivo en nia organizo
• I.N.A intersanĝas diversajn informojn pri la ekzistantaj naturaj kaj alter- nativaj kuracmetodoj en la mondo, ekz. akupunkturo, akupresuro, dietistiko, homeopatio, jogo, kiropraktiko, masaĝo, orienta (inkl. ĉina, Hinda kaj Korea) medicino, radiestezio, spiritisma terapio, vegetarismo kaj aliaj, vekante la atentojn pri la kuracforto de tiuj naturaj kuracmetodoj ĉe mondaj modernuloj.
• Ni eldonas organon, INA-REVUO, per kiu ni klopodas disvastigi, prezenti kaj intersanĝi informojn pri la naturaj kuracmetodoj en la mondo. Membroj ricevas la organon 4 foje en la jaro.
• Se vi havas intereson pri la natura metodo konservi vian sanon, ni volonte proponas vin membriĝi al nia asocio. Via aktiveco ĉiam estas bonvena!
Website Supporters
The following supporters helped to preserve this original website and all original content. Thanks for helping us keep the original stuff on the web alive. Website Presevervation by SEO Company Qi in partnership with Website Preservation Specialists.
