Internacia Naturkuraca Asocio
                  

 

 

Sanigho per spiritaj fortoj lauh la instruo de Bruno Groening

D. Meier, Germanio
Bruno Groening (1906 gxis 1959)

 

Shlosilo por la sano de morgauh?   
Sanigho per pli alta forto estas la plej malnova formo de la sanigho, oni renkontas ghin en chiuj altaj kulturoj de la pasintaj epokoj. La libroj de la grandaj religioj parolas pri Dia, spirita forto, kiu estas la bazo de chio viva kaj povas doni sanighon. En Hindio oni nomas ghin Prana, en Chinio Chi kaj ankauh la patroj de la moderna medicino sciis pri la ekzisto de pli alta forto.
La vivoforto - vis vitalis - la "interna kuracisto",  estis  memkompreneblajho por Paracelsus, la granda kuracisto de la komenca nova epoko, kies nomo ghis hodiauh ornamas apotekojn kaj klinikojn. Ankauh  Hahnemann, la fondinto de la homeopatio, ne prisilentis ghian  ekziston.

Bruno Groening - eksterordinara homo Ankauh Bruno Groening, naskita en 1906 en Dancigo che Balta Maro,  sciis pri  tiu forto. Jam en lia infana agho oni atentighis pri li, char dum lia cheesto okazis sanighoj. La eksterordinareco de la juna charpentisto  dauhris ankauh en pli postaj jaroj. Laborkolegoj miris pri lia malegoismo kaj  eksterordinaraj kapabloj, chiam denove okazis sanighoj.

En 1949 li venis al  Herford/Vestfalio. La ingheniero Huelsmann el Herford petis lin en  sian domon  pro sia filo Dieter, kiu kushis malsane en la lito pro grava muskola  distrofio (malpliigho de la muskola histo). Post mallonga tempo  Dieter  denove povis iri. Profunde tushita de la sperto, lia patro  publikigis la  sanighon, kaj post mallonga tempo staris ghis 5.000 homoj antauh la  domo che  Wilhelmsplatz 7 kaj petis sanighon. Io simila okazis en auhgusto  1949 en  Rosenheim apud Munkeno, sed tie estis ghis 30.000 homoj. Okazis  sanighoj,  blinduloj ekvidis, lamuloj forlasis siajn rulseghojn.


La instruo de Bruno Groening
La instruo de Bruno Groening bazighas sur la influo de spiritaj  fortoj al la  homo. La influo de ili estas pli granda ol la plej multaj homoj  supozas.  Groening komparas la homon kun baterio.
Dum la chiutaga vivo chiu  fordonas  forton. Sed ofte oni ne sufiche akceptas la necesan novan  vivoenergion. Same  kiel malplena baterio ne kapablas funkcii, senforta korpo ne kapablas  plenumi siajn taskojn. Laceco, nervozeco, vivotimoj kaj fine malsano  estas  la sekvoj.  Bruno Groening klarigis en siaj prelegoj, kiel chiu homo povas  rericevi  novajn energiojn. Por tio la kredo je la bono estas antauhkondicho  same kiel  la volo je sanigho. Lauh la instruo de Bruno Groening chie la homon  chirkauhas sanigaj ondoj, kiujn li nomis "sanigan kurenton" auh  "Dian forton  ".

La homo nur devas akcepti ghin. Lauh Groening ne ekzistas  nesanigebla  malsano, kion konfirmas la sanighoraportoj en Amikaro Bruno Groening  atestitaj de kuracistoj. La sanighoj okazas spirite kaj tial ili ne  estas  ligitaj al la materia korpo de Groening.  Por akcepti tiun sanigan kurenton (agordighi al ghi), la  helposerchanto  sidas kun malfermitaj manoj. Brakoj kaj gamboj ne estas krucitaj por  ne  malebligi la fluadon de la saniga kurento.  Kiam la saniga kurento trafluas la korpon, ghi eble atingas  sharghitajn  organojn kaj komencas tie sian efikadon.

Bruno Groening komparas la  sanighoproceson kun speco de interna purigho en la korpo. Per la  akceptado  de la saniga kurento - la Dia forto - la malsano povas malaperi. Tio  okazas  en kelkaj kazoj ech spontane.  Krome indas chiutage agordighi al la ricevo de tiu Dia forto. La  sana korpo  estas la bazo por vivo en harmonio kun si mem, la kunhomoj kaj la  naturo.   

La Medicin-Scienca Fakgrupo (MWF).
Kiam la Hamburga kuracisto Matthias Kamp antauh 10 jaroj la unuan fojon  auhdis pri sanigho per spiritaj fortoj lauh la instruo de Bruno Groening, li komence estis skeptika. Sed post nelonge pushis lin scienca sciemo, detale kaj precize ekzameni la sanighoraportojn, pri kiuj li ne havis  sciencajn  klarigon kaj interpretadon. Baldauh alighis al li aliaj kuracistoj. Kaj kun  ili Matthias Kamp en 1992 fondis MWF (germane:  Medizinisch-Wissenschaftliche  Fachgruppe).

Ekde tiam ghi evoluis al aktiva forumo por miloj da  kuracistoj,  fakkuracistoj, naturkuracistoj kaj aliaj personoj el kuracaj kaj  terapiaj  profesioj, kiuj sentas sin ligitaj al la instruo de Bruno Groening.  Matthias  Kamp estas la auhtoro de la libro "Sanigho per spiritaj fortoj lauh la instruo de Bruno Groening - Sistematika, konciza superrigardo" kun  pli ol 200 koncizaj sukcesraportoj (1a eldono en Esperanto en 2000).

Per la kuracista ekzamenado de la prezentitaj sanighraportoj MWF volas objektive prilumi la evoluon de la sanigho. Tio inkludas  dokumentigon per la  rezultoj de la koncernaj antauh- kaj postekzamenadoj faritaj de  sendependaj  kuracistoj. Tiamaniere oni dum la pasintaj jaroj povis instali  arkivon, kiu  impone dokumentas kaj pruvas, ke ankauh organaj malsanoj, ja ech degeneraj malsanoj estas alireblaj por sanigho lauh spirita maniero. La fakuloj, kiuj kunlaboras en la fakgrupo, faras tion senpage. Ilia deziro estas, ke lauheble multaj kolegoj mem konvinkighu, kiugrade sanigho per spiritaj fortoj lauh la instruo de Bruno Groening povus farighi plirichigho por ilia laboro auh povus doni propran sanighon.

Per publikajhoj, fakprelegoj en grandaj urboj en- kaj eksterlande, kunvenegoj por kuracistoj, en la tuta mondo la kuracistoj kaj  naturkuracistoj chirkauh Matthias Kamp volas ebenigi la vojon por la  sanigho  per spiritaj fortoj, kiel tio okazis jam delonge en Britio kaj  multaj aliaj shtatoj.

En 2001 tiaj prelegoj okazas ankauh en la 5a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en Meksiko kaj en la 86a Universala Kongreso de Esperanto  en  Zagrebo. Sukcesraportoj Komence de 1999 Geraldo Mattos el Brazilo cheestis tian prelegon -  kiel  priskribite supre - en la 4a Tutamerika Kongreso de Esperanto en  Bogoto. Li  raportis poste:  "Mia 82-jara bopatrino suferis tri jarojn pro iskemia atako kaj ne  plu povis  memstare manghi. Krome malaperis la memorkapablo, ke shi ne povis  rekoni  familianojn kaj amikojn. Pro artrozo en la dorso shi bezonis en 1988  rulseghon. Che la prelego pri la instruo de Bruno Groening mi petis  por mia  bopatrino en Brazilo.

Unu tagon poste shi povis denove iri kaj teni  la  manghilaron por memstare manghi. Krome shi denove rekonas la  familianojn kaj  amikojn."    Gbeglo Koffi, 43-jara, el Togolando raportis en la 84a UK en Berlino  en  auhgusto 1999:  "En la malsekaj sezonoj mi suferis du semajnojn de tusado, ternado  kaj de  kapdoloroj. Tio limigis min en la profesio kiel instruisto, char mi  povis  paroli nur mallauhte. Ekde 1988 mi devis tiam forlasi la lernejon  jam je 9a  auh 10a horo anstatauh je la 12a. Medikamentoj efikis nur malmulte. 

En 1996  mi komencis akcepti la sanigan forton kiel priskribite en la instruo de Bruno Groening. La perturboj farighis malpli fortaj kaj malaperis post unu semajno. Ekde tiam mi ne plu devas forlasi la lernejon antauhtempe pro tiu kauhzo." S-ino Danute Semenkova, 42-jara, el Litovio suferis dum 15 jaroj pro  spinaj  doloroj kaj ne povis labori dum 3 - 4 monatoj de la jaro pro ili.  Shi ech ne  povis porti virinan mansaketon sur la shultro. En prelego pri la  instruo de  Bruno Groening en la Esperanto-Klubo en Kaunas en 1997 shi spontane sanighis. Shi ne plu mankas che la laboro kaj la mansaketon shi portas  senprobleme sur la shultro.

Kaj en Amikaro Bruno Groening kaj en la Medicin-Scienca Fakgrupo oni  ne  ekzamenas, diagnozas auh terapias. Oni ne konsilas, preskribas auh donas  medikamentojn. Same oni ne malkonsilas konsulton de kuracistoj, preni  medikamentojn, fari terapiojn auh akcepti operaciojn. Pliaj informoj estas troveblaj en Interreto:  http://www.bruno-groening.org/esperanto/   

Kontakto:  Detlef Meier, Hauffstr.
15, DE-63071 Offenbach, tel. + fakso: 49-69  / 84 52  54, 

 

 

Kopirajto 2005 Internacia Naturkuraca Asocio. [All rights reserved]