KieI kuloj venkas malsanojn

 Harald SCHICKE,Germanio
 

Kutime homoj ege malshatas kulojn. ili malagrable pikas kaj multaj ech transdonas malsanojn. Malario estas ilia ekzemplo. Ghi ankorau nun estas unu el la plej mortigaj malsanoj.

La germana mekanikisto Carl BAUNSCHEIDT (prononcu: Karl Baunshajt; Il vivis 1809-1873) suferis pro reumatismo en la mano. Iam li sidis en sia ghardeno kun sia shveIinta mano, kiam alflugis kuloj kaj pikis tiun manon.

Baldau la mano malshvelis kaj la doloro malaperis! Li provis klarigi al si la efikon: unue estas piko kaj due la insekto sekreciis iun substancon. La kombino el ambau evidente kauzis lian malsuferigon kaj resanighon de la mano.

Jam antaue li inventis diversajn aparatojn. Tial li ne nur pensis, sed decidis krei artefaritan kulon.

Farighis aparateto en formo de bastoneto en kies finajo trovighis 33 pingloj. Ghi trovighis en ingo kun risorto. La ingon oni metas sur la hauton, tiras la bastoneton kaj liberigas ghin. Tiel ghi, per la forto de la risorto, truetigas la surfacon de la hauto, sen ke aperas sango.

Jen li havis la pikilon, kiun ii nomis kulo.
Mankis la substanco, evidente venena, de la kulo. Li multe eksperimentis por inventi oleon kun la dezirata incita efiko.
Post la pikado de la hauto li shmiris tiun oleon sur la pikitan arealon - kaj bonege sukcesis kontrau ech multaj malsanoj!
La hauto post la pikado rughighas. Tiun efikon la oleo multe fortigas. La paciento sentas varmon, kiu povas konservighi dum tuta semajno. En la hauto ofte ekestas aknoj eligantaj puson.

Post la rebonigho de la hauto oni povas refoje apliki la metodon. Oni daurigas ghin tiel longe ghis ne plu estas pusado.Tamen ekzistas ankau korpopartoj, kie ne aperas puso, sed kie efikas nur la varmo. La reago dependas de la malsano kaj de la loko de la aplikado. Kie trovighas multaj limfduktoj, tie kutime aperas puso. Gi ne estas kromefiko nedezirata - ghi estas la efiko: la veneno tie trovighanta en la korpo malaperas en formo de tiu puso kaj tiel la malsano plibonighas.

Tiu metodo estis tiel sensacie sukcesa, ke baldau poste centmiloj da homoj kaj kuracistoj entuziasme uzis la kulon de Baunscheidt. Li eldonis revuon kun la titolo ,,Die Mucke" (la kulo). La entuziasmaj aplikantoj nomis la aparaton ,,Lebenswecker" (revivigilo), char ghi helpis je tiom da malsanoj, ankau koratakoj.

La aparato nun nomighas ,,Baunscheidtiergeret" (prononcu: baunshajtirgeret) kaj ekzistas en multaj diversaj formoj, sed la principo restas tute sama kiel antau 150 jaroj.
Aperis libroj en kiuj oni mencias tre multajn malsanojn kuraceblajn per la bau nshajtilo.
Mi volas doni nur unu ekzemplon: vershajne ne ekzistas pli bona metodo por sanigi la tonsilojn ol la baunshajtismo.
Kiam mi studis naturkuracadon antau 23 jaroj mi multe suferadisjam de pli ol dek jaroj pro multfoja tonsilito. Kompreneble medicinistoj ofte konsilis forigi ilin. Sed bonshance mi ne kuraghis! Konatighinte kun la baunshajtismo mi aplikigis al mi la metodon. Unufoja aplikojam kauzis plenan sukceson!

Dum la pasintaj 21 jaroj mi multmilfoje aplikis tiun bonegan metodon, kiu estas nek doloriga por la paciento nek iel ajn danghera, sed tute malmulte kostas kaj bonege helpasje multaj malsanoj, precipejetonsilito. Tie mi konstatis e~ ne unu malsukceson.

Ne mirige ke Bounscheidt .enspezis milionojn per kuloj!
Li neniam detaligis la veran konsiston de sia oleo, sed nuntempe uzataj oleoj havas almenau similan efikon kiel la originalo.

Medicinistoj plendas ke ghi estas ,,charlatanajo", sed naturkuracisto scias pri la grandiozaj efikoj de tiu metodo, kiu kompreneble, kiel chiu am alia same, ankau havas sian limon.
Certe la baunshajtismo povus refoje entuziasmigi homojn precipe en malrichaj landoj (ankau la popoio en Germanio tiutempe estis tre malricha). Ghi estas facile uzebla, malaltkosta, sed ege efika.