Harald Schicke, Germanio |
|
Biero plibonigas per siaj valoraj vitaminoj kaj oligoelementoj
la homan metabolon. Chiu naturmetoda kuracisto facile konstatas la beligajn
efikojn de la biero je ungoj, hauto kaj haroj. La hauto belighas pro
maldensa alkoholo en la biero, kiu vastigas sangotubetojn kaj tiel malpaligas la
hauton. Tiel ghi aspektas kaj estas pli sana. Tio estas grava diferenco
al aliaj trinkajhoj, kiaj limonadoj kaj kolaoj enhavantaj grandajn kvantojn da
sukero sen akompanantaj oligoelementoj kaj vitaminoj. Tiaj trinkajhoj akcelas la
aperon de akneoj. La ekstera uzo de biero same graves de
jarmiloj. Jam la sinjorinoj en la antikva Egiptujo sciis pri tio. Precipe la
shaumo de la biero valoras por ekstera uzado. Chu vi memoras la dukon Vilhelmo
la 4a, kiu en 1516 dekretis la leghon pri pureco de la germane biero? En multaj regionoj de Germanujo junulinoj lavis sin per biero anstatau uzi akvon por plibeligi. Malrichaj junulinoj tiucele achetis la restintan en la bareloj bieron, kiun neniu plu deziris trinki, char en ghi jam mankis la shaumo. Richaj knabinoj achetis la unuan bieron el la barelo, kiu enhavis plej multe da shaumo. Tiom multe ech, ke nuntempe oni forjhetas tiun unuan bieron. La shaumo chiam famis kiel plibeligilo por la hauto kaj haroj Nuntempe multaj virinoj
lavas sian korpon per akvo, sed la harojn per biero. Tiel la haroj pli multe
brilas, farighas pli molaj kaj silikecaj, se oni post la lavado per biero
forigas ghin per akvo. Estas konsilinde uzi por tiu lavado
helan eksportan au pilsenan bieron, char la malllela odoras pli multe lau malto.
Tion multaj virinoj eble ne shatus. |