Mezurebla Bioenergio

Ankica Tisljar (Kroatio)

 

La 8-an de majo en 1996, en E-societo "Bude Borjan" en Zagreb (Kroatio) okazis interesa prelego de ingh. Ivan Nosal pri la mezurebleco de bioenergio.

Kiel la konstruingheniero, dum sia laboro s-ro Nosal renkontis "nenaturan" miraklon; radiestezon. Preskau neerarebla kapablo de certaj homoj trovi la akvon helpe de simpla ipsilon-forma lignopeco, interesigis lin ankau pri aliaj fenomenoj kiujn la oficiala okcidenta scienco ne agnoskis. Per diversaj sciencaj rimedoj li esploris ilin kaj provis pruvi la ekziston, naturon kaj karakteron de fenomenoj kiujn la sciencoj ankorau ne klarigis.

Al tiuj parapsikologlaj fenomenoj apartenas radiestezo, telepatio, kineziologio, bioenergio.....
La esploro kiun ingh. Nosal kaj la kunlaborantoj faris, celis la bioenergion, t.e diversajn metodojn per kiuj homoj per siaj manoj kaj menso, sen au per kontakto,influas la mensan kaj fizikan sanstaton de la homo;.

Kompreneble, la esploro ne celis pristudi ciujn aspektojn de la fenomeno. La chefa celo estis per la science agnoskitaj metodoj kaj rimedoj montri, noti kaj pruvi la ekziston de la fenomeno.

La esploron partoprenis 32 personoj kiuj taksis sin mem kapablaj manipuli per bioenergio. La grupo ne estis homogena, ghi konsistis el homoj de malsamaj sekso, agho, edukiteco...... La sama esploro estis farita en grupo de ordinaraj homoj. kiuj ne posedis bioenergian kapablecon. Tiu chi grupo estis kontrolgrupo.
Dek diversaj testoj estis faritaj de fakuloj: du psikologiaj ( pri entropio kaj pri kapableco eniri la t.n, altan nivelon de la cerbo - aktiveco), kvin fizikaj (pri elektro-potencoj de manoj, kapableco lauplache varmigi kaj movigi objektojn) kaj tri kemiaj (pri influo al kristaligo kaj kirlian-fotografio)

La rezultoj estis meritindaj. Per pure sciencaj metodoj estis pruvite ke "io" ekzistas, ke la esploritoj kapablas el/en-flui energion nerimarkeblan per la kutimaj kvin sensoj. La esploro estis modesta lau la monsumo kaj rimedoj uzitaj, sed ghi estas konsiderinda lau la metodoj kaj rezultoj.

Ghi ne donis respondojn al pluraj demandoj kiujn provokas la bioenergia kuracado. Kontraue pro seriozeco kaj scienca korekteco kaj pro la rezulto; ghi provokus pliajn demandojn. Ghi chiukaze montras la neceson daure esplori . Ghi ankau igas nin demandi la sciencistojn kial ili daure ignoras la fenomenojn, ne agnoskas ilin sed ankau ne trovas ilin suliche esplorindaj por malagnoski. Shajne la scienca komuno timas ke ili malkovros ion kio povus skui la pacience konstruitan sciencan konstruon de natursciencoj. Miaopinie ili malpravas char la ghisnunaj esploroj kaj atingoj ne kontraustaras la kutiman sciencon, atingitajn sciojn, sed nur postulas pli tolereman aliron al problemo.

La esploro ankau montras la neceson de pli granda memorganizo de la praktikantoj de la bioenergio. Ilia, ofte tre sindona agado meritas pli seriozan respekton de la scio kaj tio okazos nur se ili mem liberigos sin de profito-serchantoj.

La kutima, okcidenta medicino iom post iom eniras krizon: pli kaj pli da malsanoj aperas, pli dangheraj kaj pli disvastigeblaj. Kaj la medikamentoj montrighas sin dangheraj pro la kemiaj komponentoj. Ili ne nur maltaugas sed ankau multekostegas. Necesas draste shanghi la starpunkton rilate la homan sanon. Aliro al la bioenergia sanigado povus helpi al la oficiala medicino kaj ili kune devus prizorgi la sanon de homaj kaj korpo kaj spirito. Chu tia kunlaboro povas okazi ?