| Okcidenta parto de Bolivio iam dum la tempo
de Inkao estis nomita Kollasuya, kaj ghi jam dum tiuj antikva tempo estis
konata kiel "lando de medicino".
Tradicia medicino estas ankorau hodiau tie pli uzata ol moderna medicino.
Ech 70 % de "Bolivianoj, helpon
por siaj sanaj problemoj preferas unue serchi che praktikantoj de popola
medicino. La uzado de moderna medicino estas
che ili nur la lasta solvo, se popola medicino ne donis rezultojn. La
kauzoj por tio estas multaj: moderna medicino, inkluzive ghiaj medikamentoj estas multekosta. Krom tio
urbaj, modernaj kuracistoj parolas
hispanan (castillanan) lingvon kaj che ili mankas estimo je indighena
kulturo.
En Bolivio chiu urbo kaj
komonumo havas sian popolan kuraciston, kiu
scias kiun herbon oni devas uzi kiel, kiam kaj che kiu. La tradicia medicino estas parto de ilia kulturo kaj
rilatas al ghia valoro kaj kreado,
kvankam lasttempe anakau ceteraj segmentoj de okcidenta medicino eniras ilian vivon. Chiam pli ofte
ankau modernaj medikamentoj trovas sian
lokon en sako de vaganta popolkuracisto.
La tradicia medicino tre estimas kaj
konsideras rimarkojn pri malsano de
malsanulo mem. Ghi respektas ankau psikan staton de malsanulo kaj lian decidon kiam li mem elektas la medikamenton.
Ech praktikantoj de moderna medicino pretas konfesi ke 25 - 30 % de herboj uzataj de popolaj kuracistoj kaj herbistoj sambone
efikas kiel modernaj medikamentoj, sed
la plej granda parto de ili ne povas
kompreni uzadon kaj praktikadon de diversaj ritualoj, magioj kaj amuletoj kiujn praktikas popolaj sanigistoj.
Aliflanke, sanigistoj, popolkuracistoj asertas ke oftege la korpaj malsanoj
fakte devenas de animaj malsanoj kaj de
korpa vivforto "ayayu". La tasko de
sanigisto estas konvinki "ayayu" ke ghi revenu al la morpao
kaj ekvilibrighu korpon psikon kaj
menson. Samvalora estas ekvilibro inter persono, natura kaj supernatura mondo.
La Dr. Torbiu Tapia, tradicia kuracisto el La Paz, la filozofio de aymara Indianoj malsamas kun orienta kaj
okcidenta filosofio. " Fundamente
ni estimas la pacienton kaj ni igas dialogon kun li. Nia rilato havas profundon de la konfeso en
katolika religio. Ni bezonas tion por
moligi la psikan reziston kaj atingi la purigadon"- diras dr. Tapia.
"La homo estas produkto de tio kion li manghas" diras
dr.Walter Alvarez, alia naturkuracisto
el Bolivio " se la homo scias kion li
manghu, li ne suferos nek pro parazitoj, nek pro diurejo. Feliche
ni havas herbojn kiuj samtempe estas
nutrado kaj medikamento. Coca (Koka) estis la
unua anastetiko, kiun uzis niaj militistoj historie. Multaj travivis nur dan al
ghia machado.
Nia herbo Andres Huaylla enhavas
antibiotikon el fermentita tero. Ni el tero ricevas antibiotikon terramicin. Tio ne estas magio, tio estas sagheco
de niaj antauloj..." En Bolivio, "la plej indiana lando de
la mondo" ( 60 % de ghia
loghantaro estas puraj indighenoj de popoloj Aymara kaj Quechua) multas popolkuracistoj. Inter ili tamen tiuj
de la regiono Kallawaya, daure havas
apartan pozicion. Ankorau estas neklarita
fenomeno de ilia deveno kaj ekesto de ses malgrandaj vilaghetoj norde de la lago Titicaca, kiuj fakte estas
kliniko de popolaj sanigistoj. Iuj
pensas ke ili devenas ankorau de antikva misteria kulturo Tiwanaku, aliaj opinias ke ili estis fonditaj de Inkao,
kiuj sendis ilin kiel koloniistoj de
alia parto de sia reghlando, kaj triaj
ke ilia scio ne estas pli alta ol tri jarcentoj. Ilia fenomeno estas ke 27 % de loghantaro de tiuj vilaghoj
estas bonaj sanigistoj, famaj popolaj
kuracistoj kun granda scio kaj potenco.
Ili multe vagas tra tuta Suda Ameriko kaj tio rezultas per ilia grandega kono de herboj.
Estas konate
ke chiu sanigisto de tiuj vilaghoj uzas
chirkau 300 herboj, pliajn 600 rekonas kaj kapablas uzi. Entute ili kolektis sciojn pri pli ol mil sanigaj
herboj!. Sed Kallawaye, tiel oni nomas
ilin konfesas limojn de siajn saniagajn
sciojn kaj kapablojn. Ili neniam entreprenas kuracadon de hereditaj malsanoj kej ne komencas kuraci
malsanojn kiuj jam tro evoluigis. Tio ne estas afero de ilia fatalismo sed de
realismo. misteria karakteristiko de tiuj famaj poplkuracistoj estas ankau
tio ke ili havas propran lingvon.
Lingvistike laudire ghi devenas de
quechua kaj estas uzata nur en tiuj vilaghetoj, kaj iom post iom
bedaurinde malaperas. Sed por esti bona kallawaya ne sufichas nur naskighi en
unu de tiuj vilaghoj. Por tiu titolo
oni devas multe lerni.
Ankorau antau 50
jaroj estis kutimo ke chiuj lernantoj devis 8 ghis 10 jaroj lerni sian metion. La scio estis transdonita de
generacio al generacio. Nur post longa lernado chiu kandidato por sanigisto
povis fari ekzamenon antau komisiono de
cetera komonumo al kiu li apartenis.
Nur post farita ekzameno oni permesis al li memstare komenci
kolekti herbojn, vojaghi kaj kuraci
homojn. kallawaya kuracistoj samon faras ankau hodiau. Sed ili ne estas plentempe popolaj kuracistoj. Chefe ili
okupighas pri kultivado de sia tero,
sed ceteran jarparton ili vivas kiel vojaghantaj sanigistoj, Lau ilia tradicio la sanigado estas vira metio, kaj
ne decas al virinoj okupighi pri ghi.
Tamen virinoj ne restas for de tiu okupo.
Ili havas gravan rolon je kolektado de herboj kaj okupighas pri virinak malsanoj kaj naskado.
Antau kelkaj jardekoj al kallawaya tradicio
minacis malaperon, sed intereson pri
natura kaj tradicia medicino en la mondo ghenerale donis novan apogon al chi valoran popolan medicinon. Shtataj instancoj provis doni helpon je ghi, sed,
bedaurinde tio rezultis per negativaj
postshpuroj. Kreskis la nombro de homoj kiuj sen necesa scio volis prezenti sin kiel veraj kallawayaoj por
perlabori la monon.
Oni provis tion eviti fondante lernejoj por tiu chi tradicia medicino. la lernejoj funkciis en
vilaghoj sed ilia funkciado montrighis malbona. Nome por esti vera kallawaya
kuracisto oni devas infanaghe komenci lerni kaj multe vojaghi kaj
vojaghante lerni pri herboj, malsanoj
kaj ilia lingvo. Sed, oni esperas ke
tamen ke la sciio de kallawaya kuracistoj ne malaperos char Monda medicina
organuzo montris intereson por ghi kaj
agnoskis ghian atribuon al popola sano en Suda Ameriko. La boliviaj
modernaj kuracistoj subtenas ankau projektojn per kiuj oni ne nur esploras sed ankau evoluigas
sciojn pri tradicia medicino de ilia lando. Sed, la aproksimado de moderna kaj
tradicia medicino ne iras glate. Granda
parto de modernaj kuracistoj pritraktas la
tradician medicinon kiel senvaloran magion.
Oni agnoskas ghian scion pri herboj sed ne akceptas iliajn
uzadomanierojn. Juan Villa , la kallawaya kuracisto kun 50-jara sperto nun
vivanta en La Paz, kontraustaras la opiniojn ke li uzas magion sen sia laboro.
Lau li ilia potenco kushas en profunda
scio char "ni lernas pri herboj de
nia sepa jaro" - diras li - ni devas scii ne nur pri loko kie
ili kreskas, sed ankau pri momento kiam
oni devas ilin manrikolti, kaj kiel oni tion faru. Ni devas scii kiel, kiam kaj
kie ilin konservi. Ni scias manipuli
kun ili....kaj nia scio kuraci multajn malsanojn ne estas magio estas nia tradicia longjara scio..."
|