|
Shlosilo por la sano de
morgauh? Sanigho per pli alta forto estas
la plej malnova formo de la sanigho, oni renkontas ghin en chiuj altaj kulturoj
de la pasintaj epokoj. La libroj de la grandaj religioj parolas pri Dia,
spirita forto, kiu estas la bazo de chio viva kaj povas doni sanighon. En
Hindio oni nomas ghin Prana, en Chinio Chi kaj ankauh la patroj de la moderna
medicino sciis pri la ekzisto de pli alta forto.  La vivoforto - vis vitalis - la
"interna kuracisto",
estis memkompreneblajho por
Paracelsus, la granda kuracisto de la komenca nova epoko, kies nomo ghis
hodiauh ornamas apotekojn kaj klinikojn. Ankauh Hahnemann, la fondinto de la homeopatio, ne prisilentis
ghian ekziston.
Bruno Groening - eksterordinara
homo Ankauh Bruno Groening, naskita en 1906 en Dancigo che Balta Maro, sciis pri
tiu forto. Jam en lia infana agho oni atentighis pri li, char dum lia
cheesto okazis sanighoj. La eksterordinareco de la juna charpentisto dauhris ankauh en pli postaj jaroj.
Laborkolegoj miris pri lia malegoismo kaj
eksterordinaraj kapabloj, chiam denove okazis sanighoj.
En 1949 li venis
al Herford/Vestfalio. La ingheniero
Huelsmann el Herford petis lin en sian
domon pro sia filo Dieter, kiu kushis
malsane en la lito pro grava muskola
distrofio (malpliigho de la muskola histo). Post mallonga tempo Dieter
denove povis iri. Profunde tushita de la sperto, lia patro publikigis la sanighon, kaj post mallonga tempo staris ghis 5.000 homoj antauh
la domo che Wilhelmsplatz 7 kaj petis sanighon. Io simila okazis en
auhgusto 1949 en Rosenheim apud Munkeno, sed tie estis ghis
30.000 homoj. Okazis sanighoj, blinduloj ekvidis, lamuloj forlasis siajn
rulseghojn.
La instruo de Bruno Groening La instruo de Bruno Groening
bazighas sur la influo de spiritaj
fortoj al la homo. La influo de
ili estas pli granda ol la plej multaj homoj
supozas. Groening komparas la
homon kun baterio. Dum la chiutaga vivo chiu
fordonas forton. Sed ofte oni ne
sufiche akceptas la necesan novan
vivoenergion. Same kiel malplena
baterio ne kapablas funkcii, senforta korpo ne kapablas plenumi siajn taskojn. Laceco, nervozeco,
vivotimoj kaj fine malsano estas la sekvoj.
Bruno Groening klarigis en siaj prelegoj, kiel chiu homo povas rericevi
novajn energiojn. Por tio la kredo je la bono estas antauhkondicho same kiel
la volo je sanigho. Lauh la instruo de Bruno Groening chie la homon chirkauhas sanigaj ondoj, kiujn li nomis
"sanigan kurenton" auh
"Dian forton ".
La
homo nur devas akcepti ghin. Lauh Groening ne ekzistas nesanigebla
malsano, kion konfirmas la sanighoraportoj en Amikaro Bruno
Groening atestitaj de kuracistoj. La
sanighoj okazas spirite kaj tial ili ne
estas ligitaj al la materia
korpo de Groening. Por akcepti tiun
sanigan kurenton (agordighi al ghi), la
helposerchanto sidas kun
malfermitaj manoj. Brakoj kaj gamboj ne estas krucitaj por ne
malebligi la fluadon de la saniga kurento. Kiam la saniga kurento trafluas la korpon, ghi eble atingas sharghitajn
organojn kaj komencas tie sian efikadon.
Bruno Groening komparas la sanighoproceson kun speco de interna purigho
en la korpo. Per la akceptado de la saniga kurento - la Dia forto - la
malsano povas malaperi. Tio okazas en kelkaj kazoj ech spontane. Krome indas chiutage agordighi al la ricevo
de tiu Dia forto. La sana korpo estas la bazo por vivo en harmonio kun si
mem, la kunhomoj kaj la naturo.
La Medicin-Scienca Fakgrupo (MWF). Kiam la Hamburga kuracisto
Matthias Kamp antauh 10 jaroj la unuan fojon
auhdis pri sanigho per spiritaj fortoj lauh la instruo de Bruno
Groening, li komence estis skeptika. Sed post nelonge pushis lin scienca
sciemo, detale kaj precize ekzameni la sanighoraportojn, pri kiuj li ne
havis sciencajn klarigon kaj interpretadon. Baldauh alighis
al li aliaj kuracistoj. Kaj kun ili
Matthias Kamp en 1992 fondis MWF (germane:
Medizinisch-Wissenschaftliche
Fachgruppe).
Ekde tiam ghi evoluis al aktiva forumo por miloj da kuracistoj,
fakkuracistoj, naturkuracistoj kaj aliaj personoj el kuracaj kaj terapiaj
profesioj, kiuj sentas sin ligitaj al la instruo de Bruno Groening. Matthias
Kamp estas la auhtoro de la libro "Sanigho per spiritaj fortoj lauh
la instruo de Bruno Groening - Sistematika, konciza superrigardo" kun pli ol 200 koncizaj sukcesraportoj (1a
eldono en Esperanto en 2000).
Per la kuracista ekzamenado de la prezentitaj
sanighraportoj MWF volas objektive prilumi la evoluon de la sanigho. Tio
inkludas dokumentigon per la rezultoj de la koncernaj antauh- kaj
postekzamenadoj faritaj de
sendependaj kuracistoj.
Tiamaniere oni dum la pasintaj jaroj povis instali arkivon, kiu impone
dokumentas kaj pruvas, ke ankauh organaj malsanoj, ja ech degeneraj malsanoj
estas alireblaj por sanigho lauh spirita maniero. La fakuloj, kiuj kunlaboras
en la fakgrupo, faras tion senpage. Ilia deziro estas, ke lauheble multaj
kolegoj mem konvinkighu, kiugrade sanigho per spiritaj fortoj lauh la instruo
de Bruno Groening povus farighi plirichigho por ilia laboro auh povus doni
propran sanighon.
Per publikajhoj, fakprelegoj en
grandaj urboj en- kaj eksterlande, kunvenegoj por kuracistoj, en la tuta mondo
la kuracistoj kaj naturkuracistoj
chirkauh Matthias Kamp volas ebenigi la vojon por la sanigho per spiritaj
fortoj, kiel tio okazis jam delonge en Britio kaj multaj aliaj shtatoj.
En 2001 tiaj prelegoj okazas ankauh en la
5a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto en Meksiko kaj en la 86a Universala
Kongreso de Esperanto en Zagrebo. Sukcesraportoj Komence de 1999
Geraldo Mattos el Brazilo cheestis tian prelegon - kiel priskribite supre -
en la 4a Tutamerika Kongreso de Esperanto en
Bogoto. Li raportis poste: "Mia 82-jara bopatrino suferis tri
jarojn pro iskemia atako kaj ne plu
povis memstare manghi. Krome malaperis
la memorkapablo, ke shi ne povis
rekoni familianojn kaj amikojn.
Pro artrozo en la dorso shi bezonis en 1988
rulseghon. Che la prelego pri la instruo de Bruno Groening mi petis por mia
bopatrino en Brazilo.
Unu tagon poste shi povis denove iri kaj teni la
manghilaron por memstare manghi. Krome shi denove rekonas la familianojn kaj amikojn." Gbeglo
Koffi, 43-jara, el Togolando raportis en la 84a UK en Berlino en
auhgusto 1999: "En la
malsekaj sezonoj mi suferis du semajnojn de tusado, ternado kaj de
kapdoloroj. Tio limigis min en la profesio kiel instruisto, char mi povis
paroli nur mallauhte. Ekde 1988 mi devis tiam forlasi la lernejon jam je 9a
auh 10a horo anstatauh je la 12a. Medikamentoj efikis nur malmulte.
En 1996
mi komencis akcepti la sanigan forton kiel priskribite en la instruo de
Bruno Groening. La perturboj farighis malpli fortaj kaj malaperis post unu
semajno. Ekde tiam mi ne plu devas forlasi la lernejon antauhtempe pro tiu
kauhzo." S-ino Danute Semenkova, 42-jara, el Litovio suferis dum 15 jaroj
pro spinaj doloroj kaj ne povis labori dum 3 - 4 monatoj de la jaro pro
ili. Shi ech ne povis porti virinan mansaketon sur la
shultro. En prelego pri la instruo
de Bruno Groening en la Esperanto-Klubo
en Kaunas en 1997 shi spontane sanighis. Shi ne plu mankas che la laboro kaj la
mansaketon shi portas senprobleme sur
la shultro.
Kaj en Amikaro Bruno Groening kaj
en la Medicin-Scienca Fakgrupo oni
ne ekzamenas, diagnozas auh
terapias. Oni ne konsilas, preskribas auh donas medikamentojn. Same oni ne malkonsilas konsulton de kuracistoj,
preni medikamentojn, fari terapiojn auh
akcepti operaciojn. Pliaj informoj estas troveblaj en Interreto:
http://www.bruno-groening.org/esperanto/
Kontakto: Detlef Meier, Hauffstr. 15, DE-63071
Offenbach, tel. + fakso: 49-69 / 84
52 54,
retadreso: esperanto@bruno-groening.de
|