|
"Malvarmigu la kapon, varmigu la piedojn kaj vi mokos
kuraciston."
Tion asertas Hermann
Boerhaave, fama nederlanda kuracisto de la 18-a jarcento. Lau li teni la
piedojn varmaj kaj la kapon malvarma - estas metodo por konservi la sanon. Li
eble siatempe ne sciis orientmedicinan teorion, tamen lia eldiro hazarde kaj
interese koincidas kun la fama cinmedicina aserto: "Malvarma kapo, varma
piedo".
Lau la teorio de la orienta
medicino la supra homa korpo apartenas al jango, dum la malsupra korpo apartenas
a l jino. La kapo, lokita plej supre de la korpo, enhavas econ de la plej supra
jango kaj tiel tendencas ciam varmigi. La piedo, lokita plej malsupre de la
korpo, enhavas econ de la plej malsupra jino kaj tendencas ciam malvarmigi. En
frosta vintro, ekzemple, homoj sentas sin plej malvarme en siaj piedoj, kaj la
kapo de homoj ofte varmigas en la stato de streco, tensio kaj kolero. guste
en tio esprimigis la sageco de antikvuloj, kiuj konsilis, por gardi la sanon,
ne meti sian kapon en varmon kaj teni ciam varmeta sian malsupran korpoparton.
Hodiau mi prezentas al vi unikan kaj
interesan manieron de banado, kiu furoras nuntempe en Japanio kaj Koreio. gi
nomigas "duonkorpa banado" kaj estas praktikata nek por gui gin, nek por
purigi la korpon, sed por naturmaniere kuraci diversajn malsanojn kaj por gardi
sian sanon. La banado kuracas sendormecon, hemoroidon, sangopremon,
sxultrodoloron, lumbodoloron, menstruan doloron, atletan piedon, artriton kaj
ec dikigon. gi preventas diabeton, malsanon de la renoj, de la hepato ktp.
Kontraste al gia granda efiko la
duonkorpa banado tamen estas tre simpla kaj facila. gi ne bezonas iun ajn
ekipajon krom varmeta akvo kaj ordinara banujo, car la banado estas simpla
trempo de sia malsupra korpoparto en la akvon de la banujo.
La akvo ne devas esti varma, sed nur varmeta: 39-42 celsiaj
gradoj. Oni trempu sian malsupran duonkorpon (la akvo atingu pli malpli la
umbilikon) dum duona horo. Tiu ci simpla maniero tamen jam baldau donos al vi
tre unikan senton: kvankam vi metas nur la malsupran korpoparton en la akvon,
via tuta korpo iom post iom varmigas. Vi sentos sxviton cirkau 15 minutoj
post la ekbano, unue, sur via kapo kaj poste sur la tuta supra korpoparto. Vi
spertos vere strangan fenomenon: dum la restintaj 15 minutoj vi tiom multe
sxvitos, kvazau vi faras fortan korpostrecan ekzercon! Vi sidas nur 30
minutojn duonkorpe en la varmeta akvo, sed la tuta korpo varmigas kaj igas vin
sxvitegi.
La sciencistoj analizis la
sxviton kaj trovis, ke la ingrediencoj de la sxvito ce duonkorpa bano estas
malsamaj al tiuj de la normala banado en sauno. Tamen ili multe similas al tiuj
en la sxvito rezulte de korpa ekzerco.
La duonkorpa banado diskonigis dank' al la verko de la japana kuracisto
Shindo Yoshiharu "La duonkorpa banado, kiu efikas ce dek mil malsanoj". En sia
libro li asertas, ke ne estas rekomendinda ordinara banado en sauno au
plentrempa bano, kiuj varmigas la tutan korpon. Dum tiuj banadoj la varmo atakas
la kapon. Lau li la kialo de multaj malsanoj venas de la misekvilibro inter la
varmo en la supra korpoparto kaj tiu de la malsupra. La varmo devas malsupreniri
al la suba parto de la korpo, dum la malvarmo supreniru al ties supra parto. Tio
signifas bonordan cirkuladon de la korpa varmo, kiu garantias sanon. Se tiu
cirkulado okazas en la korpo enorde, tiam sekvas ankau la enordaj sangofluado,
metabolo kaj produktado de hormonoj. gi tamen estas klarigo lau la
okcidentmedicina vidpunkto. La pli trafa klarigo pri tiu bana kuracmetodo venas
de la orientmedicina teorio: la akvo supreniru, la fajro malsupreniru, kio
signifas cirkuladon inter jino kaj jango.
La homoj komence ne emas kredi je la efiko de tiu ci duonkorpa banado,
sed baldau mem spertas gian efikon. Ekzemple, ec unufoja bano donas al la
korpo eksterordinaran fresxecon kaj malpezecon, kiujn oni neniam antaue
spertis. Kelkfoje homoj sentas poste pli facilan endormigon kaj vekigon. Iuj
homoj perdas 4-5 kilogramojn da korpo-pezo nur en du monatoj. Jam dum duonjara
konstanta praktikado de tiu banado oni kuracas diversajn malsanojn kaj ec
preskau neniam malvarmumigas.
La
duonkorpa banado povas esti unu el hidroterapioj kaj certe estas unu el la
metodoj de naturkuracado, kiu postulas nenian mon-elspezon. Tamen gi estas tre
facila kaj simpla, tuj praktikebla kaj oni spertas relative rapidan efikon.
Nuntempe gi estas ec furora modo en Koreio kaj Japanio, car gi rapide
disvasitigas inter la homoj pro la busxaj rekomendoj de memspertintoj.
Kelkaj gravaj reguloj por la
duonkorpa banado:
1. Por stimuli la
sxvitaton la temperaturo en la banejo estu iom pli alta ol 22 celsiaj gradoj. 2. La temperaturo de la akvo ne
estu tro varma! (Nur 39-42 celsiaj gradoj.) 3. La banon praktiku 30 minutojn post la mango au korpa ekzerco.
4. La dauro estu maksimume 40
minutojn. 5. La trempita duonkorpo restu
sub la akvo dum la tuta procedo. ce escepta bezono oni povas forlasi la akvon por
tre mallonga tempo. 6. La malaltigon de
la akva temperaturo oni kompencu per aldono de varma akvo. 7. Dum la duonkorpa bano la manoj restas ekster la akvo (vidu
la bildojn). 8. La duonkorpa bano estas
konsilinda kiel ciutaga procedo au okazu minimume en ciu dua tago, alie gi
ne donas la atendatan efikon. Averto:
Malofte estas homoj, kies kompleksio kaj korpa kondico ne taugas por
la duonkorpa banado. Se oni sentas tro da laco au malfortigxo post du. tri fojaj
banadoj, ili devus konsideri, ke la banado ne taugus por ilia korpo kaj
tiel rekomendindas cxesi gxin |