Per Aiola-Fastado Kuraci Ostartrozon
 

Zlatko Tisljar, Slovenio
 

Mi havis 39 jarojn kiam oni konstatis unuan fazon de ostartrozo sur la dikfingraj piedaj artikoj. Kvankam unua fazo, ghi estis tre doloriga kaj mi ne povis marshi. Chiu pasho signifis fortegan doloron.
La klasikaj doktoroj ne havis ian ajn kuracilon. Ostartrozo estas malsano de maljunuloj progresanta daure kaj nekuraceble. Foje ricevas ghin jam personoj inter 30 kaj 40 jaroj.

La perspektivo: iom post iom la malsano kreskos kaj fine oni devas esti veturigita en helpcharo ghis la morto.
Mi estis juna kaj neniam antaue malsana je iu serioza malsano. Mi terurighis. Kia fatalo, subite ne povi plu marshi.
Mi serchis alternativon kaj trovis libron de la finna doktoro Aiola "Fastado per sukoj". Temas pri simpla kuracmetodo kiu fakte helpas al la korpo mem kontraubatali malsanojn farante internan higienon, purigante bone la korpon de akumulighintaj diverstipaj venenoj kaj forjhetendajhoj.

La chefa problemo en la homoj post 30 jaroj estas ke kutime oni manghas pli ol necesas por ilia vivmaniero kaj la unua malekvilibro pezigas la digestorganojn, chefe la intestojn.
En dikaj intestoj tavolighas restajhoj de ekstremento tiel ke la trapastubo estas chiam pli malgranda kaj tavolighintaj malmolaj restajhoj anstatau eliri produktas diversajn venenojn, kiuj atakas poste tiujn organojn je kiu la individuo estas plej sentebla.

Che mi okazis chefe ke la urinacido atakis la artikojn. Li asertas en sia libro ke per longtempa fastado, trinkante nur sukojn faritaj per sukaparto el freshaj kaj nevenenigitaj legomoj kaj fruktoj oni povas kuraci multajn akutajn malsanojn kaj faciligi au malrapidigi la proceson che la malakutaj malsanoj kia ekz. ankau la ostartrozo.
Mi ne havis elekteblon. Mi achetis la sukaparaton, la klisterilon kaj deciclis mem fari la unuan 15-tagan fastadon. Lau Ariola la plej mallonga efika fastado estas 10-taga. Ghis 2 semajnoj chiuj povas mem fari tion sen konsulti kuracistojn ne timante pri iu ajn malbona kromefiko.

Mi havigis la koncernajn legomojn aparte rekomendlitajn por ostartrozo inter kiuj dominis simpla terpomo.
La procedo estas jena. Chiutage oni trinkas trifoje sukojn freshe produktitajn kaj dufoje teojn. Akvon oni povas trinki senlime laudezire. Oni manghas absolute nenion. Unue oni komencas per tritaga antaupreparo manghante chiam malpli. Matene oni klisteras sin por forigi el la intestoj chion eblan. Oni chiutage sin dushas, skrapas per lina ganto por ebligi maksimuman malfermon de la hautporoj kaj la eliminadon de venenoj ankau tra tiu korporgano.

Efektive la klisterado estas tre grava, char ghi fakte purigas la intestojn. Sen tio la fastado povus esti danghera. Per trinkado de la koncernaj sukoj oni ricevas chiujn necesajn vitaminojn kaj mineralojn, sed nenion superfluan tiel ke la korpo maksimume rapide inteme purighas.

Por kelkaj komplikaj malsanoj la dauro de fastado povas esti ech pli ol du monatojn, sed en tia kazo necesas kontrolado de la doktoroj por eventuale ne kauzi iun malekvilibron en la korpo.
Post tia 15-taga fastado chesis miaj doloroj en la piedoj kaj mi povis normale marshi. Mi iris kontroli la rentgenbildon de la osta artiko. La elstarajhoj estis iom malpli grandaj.
Ghuste tiom kiom necesis ke mi ne havu dolorojn. Kaj mi ripetis la procedon chiun postan jaron unufoje.

Nun mi estas 50-jara. Mi ankorau normale marshas kaj ech sufiche ofte iras al montekskursoj. Mi kontrolis rentgene la ostojn. La malsano ne malaperis, sed ghi dum 11 jaroj tute ne pligrandighis kaj mia vivo estis normale plilongigita sendube je tiuj 11 jaroj, espereble la sistemo helpos dum pluraj sekvaj jaroj.
La kromefiko de chiu tia 15-taga terapio estas ke oni perdas inter 7 kaj 10 kilogramojn de sia pezo, kio faras vin pli eleganta kaj juna.