Internacia Naturkuraca Asocio
                  



 


Raportas Harald Schicke
vicprezidanto de INA.


Raporto pri Kunsido en Gotenburgo

Ĉiuj seĝoj okupataj - kiu venis malfrue devis stari dum nia kunsido.
 
Ĉeestis ĉiuj vicprezidantoj. Bedaŭrinde mankis la prezidanto kaj la sekretariino, kiuj havis aliajn okupojn.


La kunsidon prezidis Harald Schicke, kiu tre koncize gvidis tra la ampleksa programo, ĉar ĉijare nia kunsido estis tro mallonga - nur 45 minutoj estis je dispono. Tion tre bedaŭris la pli ol 120 partoprenantoj el proksimume 40 landoj.

Pro tiu tempomanko la estraranoj estis ankaŭ post la kunsido je la dispono de la interesuloj, kiuj havis ankoraŭ multajn demandojn.

La ĉefan prelegon pri “stabileco” faris Kees Ruig. Tute nova stilelemento estis la medita muziko je la komenco kaj fino de nia kunsido. Ankaŭ dum la prelego estis tempeto por mediti kun muziko.

Judita Rey-Hudecek intertempe disdonis niajn informilojn kaj parolis kun membroj kaj interesuloj.

Kunlaboro inter INA kaj UMEA

 
Ambaŭ organizajxoj decidis kunmeti siajn fortojn kaj estonte komune organizi siajn konferencojn. Tiel la partoprenantoj povos elekti el vasta gamo da naturkuracaj kaj okcidentmedicinaj temoj.

 
Kopirajto 2005 Internacia Naturkuraca Asocio [All rights reserved]