Internacia Naturkuraca Asocio




Pliaj fotoj
pri la
Konferenco ?

Klaku!

   Ŝanhaja Konferenco
 Krefelda Konferenco
 

Detaloj pri la Konferenco

 Dum la konferenca semajno ĉiumatene okazis lernado kaj ekzercado de Tajĉiĉŭan, kiun gvidis majstro ZHANG Jiping, Ĉinio.
Li estas esperantisto kaj majstro de diversaj tradiciaj ĉinaj batalartoj, kiu nun gvidas  UTGE (Universala Tajĝiĉŭan - Grupo de Esperanto: www.01248.cn),

Tre interesa estis la vizito al Ŝanhaja Medicina Hospitalo pri TĈM, kie la partoprenantoj vidis la akupunkturadon, ĉinan masaĝon kaj la farmacian fakon, en kiu ĉiutage preparas la drogojn por tizanoj en la kvanto de 5,2 tunoj. En la hospitalo konferencanoj audis du prelegoj de profesoroj de Shanghai ĉin-medicina Universitato sub la traduko de s-ro Cui. La hospitalo donacis al ĉiuj partoprenantoj tre belan argilan tetason kaj diversajn materialojn pri la hospitalo.

Ĉiuvespere okazis bankedo, al kiu invitis Ŝanhaja Medicina Hospitalo pri TĈM, Federacio de Sociaj Sciencoj, INA kaj aliaj. Tiel la konferencanoj spertis la varian kaj bongustan ĉinan manĝon kaj ties sanigan efikon.

Ankaŭ turisma programo apartenis al la konferenco. Tiel ni ĝuis faman ĉinan akrobataĵon, viziton al la malnova kvartalo de Ŝanhajo kaj Yu Ĝardeno. La ekskurso al la centro de Ŝanhajo gvidis nin i.a. sur la duan globon (267 m) de la televida turo, kies grandioza arkitekturo etendiĝas al alteco de 468 m. Post la konferenco okazis tuttaga ekskurso al la urbo Hangzhou, kie ni ĝuis la belegan naturon de la okcidenta lago, la grandiozan Liin-templon kaj tegustumadon de fama tekultivejo.

Kelkaj partoprenantoj uzis la eblecon veturi de la flughaveno per la unika magnetŝveba trajno, germana invento, kiu rapidiĝas ĝis 431 km/h sur la 33 km mallonga distanco. Ĝi estas mallaŭta, uzas malmulte da energio kompare kun kutima trajno kaj veturas multe malpli skue.

La konferencon perfekte organizis vicprofesoro WANG Minhao, Ĉinio, al kiu Internacia Naturkuraca Asocio ŝuldas multe da danko.

 

Kopirajto 2005 Internacia Naturkuraca Asocio [All rights reserved]