Internacia Naturkuraca Asocio
                  


Pliaj
fotoj
pri la
Konferenco ?

Klaku!

   Ŝanhaja Konferenco
 Krefelda Konferenco
 

Konferenco

2-a Internacia Naturkuraca Konferenco en Shanghai


La 2-a konferenco de Internacia Naturkuraca Asocio okazis de la 5-a ĝis la 9-a de decembro, 2005 en Ŝanhajo, Ĉinio. Ĝi kunvenigis pli ol 40 naturkuracistojn kaj interesulojn, kiuj konferencis sub la temo "Maljuniĝo kaj Naturkuracado".

Prelegis sep naturkuracistoj el kvin landoj en la teknike perfekte kaj lukse ekipita konferencejo de la Federacio de Sociaj Sciencoj. Jen la listo de la prelegoj:

WANG Disheng, Ĉinio: "Saniga vojo al maljuniĝo" per taŭgaj nutraĵoj. S-ro Wang estas la aŭtoro de la libro "Tradicia Ĉina Dieto".
Puramo CHONG, Usono: "Kontraŭ maljuniĝo" - kiujn regulojn oni atentu laŭ la Tradicia Ĉina Medicino por longe kaj sane vivi. D-ro Chong estas la aŭtoro de la libro "Kompleksia medicino kaj Saama akupunkturo".
Alfredas Maruŝka, Litovio: Aplikata kineziologio - saniga armilo kontraŭ malsaneco kaj maljuneco".
CUI Zhiqin, Ĉinio: "Tetrinkado - sano kaj plezuro por maljunuloj". S-ro Cui estas la aŭtoro de la libro "Ĉina-Esperanta vortaro pri medicinaj vegetaloj", kiu estas pli multe ol nur vortaro. Ĝi mencias por ĉiu medicina vegetalo originon, ĉefajn efikojn, indikojn, dozon kaj uzadon.
Harald SCHICKE, Germanio: "Kunbiera prelego" pri la saniga valoro de bone produktita biero kun speciala atento al maljunuloj. S-ro Schicke estas la aŭtoro de la libroj "La korpo de la homo - enkonduko al konstruo kaj funkcio" kaj "germanaj biero kaj bierkulturo". Ambaŭ libroj estas ne plu estas haveblaj, novaj eldonoj en preparo.
Harald SCHICKE, Germanio: "Naturkuracado en Germanio"
WANG Qiaochu, Ŝanhaja Medicina Hospitalo pri TĈM: "La ritmo de arakida folio pri 'malfermiĝo tage - fermiĝo nokte kaj farmacia esplorado" pri la eltrovo de nova herba medikamento por sanigi sendormecon.
YIN Suhua, Ŝanhaja Medicina Hospitalo pri TĈM: Pri la materialoj uzataj kiel naturaj medikamentoj kaj ilia preparo.
Rosa EBEL, Germanio: "Abeloj kaj apiterapio" pri la vivo de la abeloj kaj iliaj produktoj kun ties saniga valoro.
                                                                                (daŭras alipaĝe, klaku!)

  

Kopirajto 2005 Internacia Naturkuraca Asocio [All rights reserved]