Internacia Naturkuraca Asocio
                  

 


KURACA FASTADO

Joachim Werdin (Pollnado)

 

Plej simplaj solvoj estas plej efikaj. Fastado konfirmas tiun regulon. Fastado estas plej efika fizika kuracmetodo por la homo. Gi tiom mirinde bone kaj efike kuracas la homon, ke oni povus demandi: Kial tiom malmulte konata kaj uzata estas tiom simpla kaj efika vojo por senigi sin je malsanoj, por eksterordinara bonigo de la sanstato kaj bona farto, por pligrandigo de energikvanto de la homa organismo?

Ekzistas kelkaj metodoj kuraci homon per fastado; plej ofte uzataj kaj plej efikaj estas du: seka kaj ordinara.

SEKA

Jen metodo plej simpla, oni ja neniom metas en la buson, ec ne akvon. Fakte, por ke gi estu plej efika, oni ne rajtas ec tusi akvon. La organismo restas tute sen iu ajn likvajo dum la tuta periodo. La seka fastado donas du- gis tri-oble pli efikan rezulton al la korpaj sistemoj puriga kaj eliga. Oni proksimume povas kompari, ke ekz. unusemajna seka fastado egalas per siaj efikoj al du- gis tri-semajna fastado kun trinkado de pura akvo.

Seke oni povas fasti de 1 gis 14 tagoj, tio dependas je kelkaj faktoroj. Ju pli seka kaj pli varma la aero, des malpli longe oni fastas. Sekan fastadon mallongigas ankau fizika movado kauzanta svitadon. Se la kondicoj (temperaturo, aersekeco, fizika aktivado) estas averagaj (ordinaraj), la statistika homo povas resti sen akvo dum 1 semajno. Dum tiu tempo valoras kontroli sekecon de la organismo. Oni povas permesi, ke la organismo senakvigu gis nur certa grado. Paso de tiu grado kauzas, ke jam ne eblas reakvigi la organisom sufice, por ke gi guste funkciu, tial rezulte de tio gi cesas funkcii (mortas). Tion oni atentu dum la seka fastado. Kutime, se la kondicoj estas ne ekstremaj, oni sendangere povas seke fasti dum 4 diurnoj. Alia grava faktoro, kiu influas permesatan longon de la seka fastado, estas kvanto de forigeblaj per akvo substancoj kolektigintaj en la organismo antau la fastokomenco. Ekzemple, se oni antau la fastado estas manginta multan salan mangajon, oni ne komencu la sekan fastadon gis la troa salo estos forigita (tiam oni ja soifas, ec sen fastado). El tio venas konkludo, ke la sekan fastadon plej sobre estas komenci post kelkaj tagoj de fastado kun akvo. Por averaga kazo, mi konsilas komenci fasti kun trinkado de akvo kaj nur post 1 semajno rezigni pri gi.

ORDINARA

La fastanto tute neniom mangas ec en formo de sukoj, solvitaj substancoj (ekz. sukero, kafo, teo, mielo); sola permesata substanco estas pura negasa akvo. Dum la fastado distilita au senmineraligita akvo estas pli konsilinda. Gravas memori, ke eventuala aldonado de aliaj substancoj en la akvon (ekz. kelkaj gutoj da citrona suko, por havi guston), povas distri la organismon kaj malgrandigi efikecon de la fastado. Fakte, se la organismo ricevas ion krom puran akvon, oni ne povas diri pri fastado sed pri malsatiga dieto (ankau tiu malofte havas siaspecan utilon). La fastado dauras de 1 diurno gis kelkaj monatoj, tio dependas precipe je kvanto de kolektita (kaj magazenata sub la hauto) graso. Oni povas kalkuli, ke por 1 kilogramo de la graso la organismo bezonas 2 gis 4 tagojn, por forigi (bruligi) gin el la organismo. Do, se ekz. vi pezas 20 kg tro multe, vi povas longigi la fastadon je 40 gis 80 diurnoj. La kuraca fastado mem (sen periodo foriganta la superfluan grason) dauras de 1 gis 40 diurnojn. Generale ju pli longe des pli bone. Fasto malpli longa ol 14 tagoj povas doni ne daurajn rezultojn, tial estas konsilide fasti minimue dum 2 semajnoj.

Se vi neniam fastis, pli bone unue iom ekzercu. Vian unuan faston faru iam ajn, gi dauru 1 diurnon. Post kelkaj tagoj vi facile povos fasti jam dum 3 diurnoj. Sekva fastado, post kelkaj tagoj, povos jam sekure dauri dum 1 semajno. Poste, jam kun tiom da sukcesa spertado, vi povos fasti dum 10 tagoj au (pli bone) dum 2 semajnoj. Kiam vi estas sukcesinta fasti dum 2 semajnoj, vi povas facile kaj sekure fasti dum kelkaj semajnoj. Biologie por ne tro dika homa korpo 40diurna fastado kauzas miraklojn. Gi severe biologie junigas la organismon (klinike kaj okule pruvita fakto), forigas preskau ciujn malsanojn (iuj malsanoj, ekz. iuj malnovaj kanceroj, bezonas ripeton de la fastado), forigas sulkojn, kauzas harojn nigrigi au rekreski, ne menciante beligon de la organismo pro maldikigo. Spertinte kuracan fastadon, oni ekscite parolas pri multaj psikaj kaj korpaj faktoroj profitigaj la sanstaton. "Mi neniam imagis, ke mi povas farti tiom bone.", "Se oni ne spertas tion, oni ne scias, kion signifas perfekta sanstato, ec se antaue oni sentis sin sana." — tiajn kaj similajn esprimojn oni povas audi.

Estas unu serioza dangero de fastado, pro kiu la korpo povas cesi funkcii (morti) — timo. La socia sugesto, en kiu ni vivas, enradikigis en nian subkonscion eraran konvinkon (programon), ke homo devas mangi kaj ke fastado estas dangera kaj difektanta la korpon. Nu, se vi tion kredas, fastu ne tuj dum 40 tagoj, car eblas, ke pro la timo via korpo cesos funkcii pli frue. Mi proponas, ke vi unue ekzercu: 1 diurnon, 2 diurnojn, 3, 5, 7, 10 ... ktp. gis vi mem spertos, ke tiuj diroj rezultas simple pro manko de baza scio pri funkciado de la homa organismo.

MALAGRABLAJ REAGOJ

La organismo dum fastado povas malagrable reagi. Ciu homo iom alie sentas tion; iuj havas neniun malagrablan reagon de la organismo kaj dum la tuta tempo bone fartas, aliuloj fartas tiom malbone, ke sajnas al ili ke jam preskau mortas. Se vi bone fartas, vi povas gui la fastadon kun gojo, ke la organismo pli kaj pli sanigas kaj junigas, kaj okupi vin pri aliaj aferoj. Se al vi okazas iuj el la reagoj, sciu ke ili estas pozitivaj simptomoj de la biologia purigado, do vi povas resti pacienca atendante gis ili pasos. En tre maloftaj okazoj ili postulas ceson de la fastado.

Al la malagrablaj organismaj reagoj aperantaj dum fastado apartenas inter aliaj:

    n doloro de kapo, interna organo, ostoj, artikoj, okuloj;
    n sento de malforteco;
    n senakvigo de la organismo;
    n kapturnigo kaj sveno;
    n maldikigo;
    n psika malstabileco;
    n subita malsanigo (intensiigo de malnova au/kaj hronika malsano);
    n alergio;
    n stonoj (renaj, hepataj, galaj);
    n febro;
    n malaltigo de la sangopremo;
    n rapida korbatado;
    n nauzo, vomo.

Se iu au kelkaj el tiuj reagoj okazas al vi, simple atendu, tio pasos post kelkaj horoj, tagoj au (malofte) semajnoj. Ili mem ne endangerigas la organismon, kvankam ja valoras atenti; ekz. en kazo de kapturnigo kaj svenemo, atentu, por ne fali. Se vi jam suferas pro tro malalta sangopremo, atentu, car gi povas ankorau pli malaltigi gis dangera nivelo, do kontrolu kaj laue planu fizikan aktivadon. Se grandaj stonoj estas en la renoj, en malofta okazo rompiginta iom pli granda peco povas stopi la urintubon kauzante seriozan dolorn (ne cesigu la fastadon sed forigu la stopantan pecon).

Generale, mallonge klarigante, oni povas diri, ke ciu el la malagrablaj reagoj indikas, ke la organismo forigas (kolektintajn dum jaroj) venenojn, mortintajn celojn, ordigas funkciadon (de ekz. glandoj), riparas ion. La organismo, perfekta memreganta sin masino, restarigas plej perfektan staton de gia funkciado. Tial fastado servas kiel periodo, dum kiu oni ne genas la organismon kaj permesas al gi fari la necesajn riparon, purigon, restarigon ktp, por ke gi povu servi pli bone, pli longe. Regula fastado estas iu el sekretoj de longa kaj sana vivado. Nenio malbona okazas, se oni fastas ne tro longe. Tro longa fastado povas kauzi troan eluzigon de la celoj kaj viva energio.

RIMARKOJ

Intesta purigado (lavado)

Dum la fastado (krom la seka) tre valoras purigi la dikan inteston per akva lavado. Iuj homoj opinias tion abomena ago. Se vi apartenas al ili, vi ne devas purigi la inteston. Sciu tamen, ke nepurigata dika intesto enhavas putrantajn substancojn, kiujn la sango ensorbas. Tiam ili cirkulas tra la tuta organismo, kauzante la malagrablajn reagojn, aldone sargante la hepaton kaj renojn. Parto el la intesta enhavo restas neforigita en formo de fekstonoj. Fekstonoj estas kauzo de intestaj malsanoj inkluzive kanceron. Do, decidu, cu vi preferas rigardi la putrajojn elfluantajn el via intesto au preferas putri interne.

Lavante la dikan inteston uzu puran akvon sen aldonajoj. Memoru, ke la dika intesto havas proks. 80 cm de longo kaj do postulas multajn profundajn lavojn, por esti relative bone purigita. Lavu gin ciutage dum la unua fastosemajno, trifoje dum la dua kaj dufoje dum la sekvaj. Kiam el gi elfuos nur pura akvo, tiam suficas lavi gin nur unufoje en semajno.

Kiam vi intencas fasti seke, bone lavu la inteston antau tio. Dum al seka fastado oni ne lavas la inteston, por ne doni al la organismo akvon. Tial, por malpli suferi, valoras dum la unua semajno de fastado trinki akvon, por poste komenci sekan fastadon.

Lavado de la dika intesto mem estas kuracmetodo, kiu farata regule, en multaj kazoj ec sen fastado povas kuraci homon. Plej multaj homoj havas neniun ideon, kio povas trovigi en la dika intesto. Postrestajoj (en formo de nigraj stonoj, gumasimila substanco, gluiginta al la vandoj muko) restas en la dika intesto ec dum kelkaj dekoj da jaroj. Tio estas iu el gravaj kauzoj de tumoroj kaj kanceroj de intesto (iu el plej oftaj kazoj de mortoj en la civilizita mondo).

Fizika movado (ekzercado)

Dum la fastado estas konsilinde movi sin pli ol kutime oni faras tion, precipe se oni gvidas ne tre fizike aktivan vivon. Promenoj, biciklado kaj precipe nagado estas tre konsilindaj. Tio helpas al al organismo pli rapide forigi venenojn. Faru tion precipe dum periodo de malforteco, malbona farto. Tamen se la malforeco au malbona farta estas seriozaj, prefere ripozu. Sento se sobro gvidos vin.

Tre helpas la organismon kaj generalan farton tiel nomataj energidonaj ekzercoj. Al ili apartenas Qi-Gong, Taj-Ji, korpa jogo, izometria gimnastiko kaj similajoj. Ec se vi ne scias ilin, neniam lernis, ne gravas, simple koncentru vin pri sentado de energio, ne pensu, kaj sekvu malrapidege la senton (pusadon) de la organismaj muskoloj, kiel movi vin. En la energidonaj ekzercoj sento de la energio gravas, ne tiom la movoj.

 

Kopirajto 2005 Internacia Naturkuraca Asocio. [All rights reserved]