Kiel kuracas la Naturista Medicino

D-ro Jaime Scolnik, (Argentino)

 

Tri Terapiaj Sistemoj

Celante sian felichon, la homo de chiuj tempoj serchis formon eviti malsanon kaj kuraci ghin, kiam ghi estghis. En diversaj landoj kaj dum diversaj epokoj aperis pluraj terapiaj sistemoj, sed ni limigu nin chi tie nur al la tri precipaj: la alopatio, homeopatio kaj la naturismo.

La alopatia medicino estas tiu, kiun oni oficiale instruas en la universitatoj kaj estas praktikata de la plimulto de la kuracistoj. Ghia chelo estas batali kontrau la simptomoj, kiujn prezentas la malsanulo per, rimedoj kontrauaj al ilia naturo. Ghi konsideras la mikrobojn kiel kauzantojn de preskau chiuj malsanoj.

La homeopatia medicino, kreita de la germana kuracisto Kristofo Federiko Hahnemann (1755-1843), estis reago kontrau la oficiala medicino alopatia. Ghia sistemo konsistas en la aplikado al malsanoj en minimumaj (infinitezimaj) dozoj de la samaj substancoj, kiuj en pli grandaj kvantoj estigus che sana homo simptomojn similajn al tiuj, kiujn oni intencas kontraubatali (similia similibus curantur - per similajhoj oni kuracas similajhojn). La homeopatio, malgrau ghia signifoplena progreso, tamen ne plenumis la aspirojn de ghia kreinto kaj ankorau malpli tiujn de la suferanta homaro.

La graveco, kiun la homeopatio por ni havas, estas nur lau historia vidpunkto, char ghi estis la unua baro kontrau la ekscesoj de la alopatio kaj preparis la terenon por la reapero de la naturista medicino. Oni povas ghin konsideri kiel ponton de transiro inter tiuj du sistemoj.

Finfine ni haves la naturistan au naturan medicinon, kies origino perdighis en la nokto de la pratempo.
La unua homo, en sovagha stato, iras nude tra la mondo kaj obeas nur la vojon de sia instinkto, ankorau ne falsita de la civilizacio; li ghuas sanon, kiun ni povas nomi perfekta, kaj aktuale nur komparebla kun tiu de la sovaghaj besto;. Kiel chi tiuj, la prahomo ne konis aliajn malsanojn, ol la vundojn ricevitajn dum la luktoj kontrau aliaj bestoj au naturkatastrofoj. Ni povas konjekti, kion la loghanto de la kavernoj faris por sin kuraci en tiuj okazoj. Li ne posedis antisepsajhojn, nek bandaghojn, nek kuracistojn, nek apotekojn. Chu li pro tio trovighis senprotekte ? Tute ne.

La tuta Naturo estis preta por lin helpi. Tie li trovis je lia atingebleco la freshan akvon de la fontoj kaj riveretoj por lavi siajn vundojn; poste li kovris tiujn chi per glimo el la riverbordo, kaj li fine kushighis kaj elmetis sin al la sunaj radioj. Kaj jen tio kio estas ankorau pli grava: lichesis manghi, apenau ensorbis iom da akvo. Tiamariere li pasigas la tagojn kaj la efiko de la fasto kune kun la efiko de la suno, de la akvo kaj de la patrino-tero kvazau mirakle kuracas la plej gravajn vundojn, ech pli bone ol ghin farus famkonata kirurgo hodiaua per sia arsenalo da instrumentoj kaj drogoj.
Kia terapia sistemo estis tiu, kiun la prahomo aplikis ?
La natura Naturismo pura! La sama sistemo, kiun hodiau posedas la bestoj de la arbaroj, malproksime de aziloj, hospitaloj, frenezulejoj kai klinikoj, kaj kies enviinda sano nur tiamaniere estas eksplikebla.


Iom da Historio

Ni ja vldas kiom malnova jam estas la naturismo.
Ghi ne havas sian originon de Kuhne kaj Kneipp, kiel kelkaj kredas. Ankau ne de Hipokrato, kiel kredas aliaj. Ghi naskighis kune kun la unua homo kaj akompanis lin dum li obeis la vojon de sia instinkto. Sed kiam la homaj estuloj komencis grupighi en tribo kaj kiam montrighis la unuaj auroroj de la civilizacio, la intelekto anstatauis iom post iom la instinkton.

Tiam la homo chesis obei la vojon de la Naturo, kiu chiam estis gvidanta lin, kaj ekobeis pli kaj pli la sciojn akiritajn de li kaj liaj similuloj; la racio anstatauis la instinkton kaj chio pasis tra la kribrilo de lia cerbo. Ekaperis la superstichoj, antaujughoj kaj aliaj negativaj fortoj, kiuj neniigis grade la grandan forton de la instinkto, malklara sed sagha. Tiel okazis, ke la homo apartighis de la Naturo kaj sekve de la naturismo.

En chiuj tempoj kaj en chiuj civilizacioj ekzistis saghaj homoj, kiuj komprenis la problemon kaj serchis ghian solvon. La klereco estis tiam monopoligita de la pastraro kaj precize en la sanktejoj hinaj, hindaj, kaldeaj kaj egiptaj, oni praktikis naturistan medicinon, aplikante al la malsanuloj banojn de suno, de aero, de akvo, de sablo, de glimo, kaj precipe oni ordonis specialajn dietojn, kies valoron oni jam konis en tiuj antikvaj tempoj.

La naturismo suferis la sorto-shanghojn, kiujn la diversaj historiaj okazintajhoj kauzis al la popoloj, kaj atingis sian maksimuman glorfamecon en Grekujo kaj en Romo antikvaj. Ankorau hodiau ni povas admiri la ruinojn de la grandiozaj banejoj kaj varmbanejoj, kiuj jam funkciis antau kelkaj jarmiloj.

Ekde la komenco de la kristana erao, la naturismo komencis grade malprogresi. La varmbanejoj estis deklarataj de la eklezio kiel lokoj malvirtigaj kaj estis fermitaj. Dum la nokto de la mezopoko la kuracistoj apartighis de lasanaj principoj Hipokrataj kaj dedicis sin al terapio absurda, sen bazo science, plena je superstichoj kaj antaujughoj. Oni facile povas kompreni chi tiun jughodeflankighon, sciante, ke en la Mezepoko, la instruado de la medicino estis kunigita kun la filozofio; ambau lernobjektoj farighis pure spekulativaj kaj dogmaj kiel chio apartenanta al la skolastiko. Ni trapasu rapide la jarcentojn por alveni al la revigligo de la natura medicino, kiu komencis en la 18a jarcento kaj dauris en la 19a

La Pioniroj de la Naturista Medicino

Ni tuj diru, ke ne estis la akademianoj nek la kuracistoj, kiuj partoprenis en tiu renoviga movado. Ili ja tute ne povis tion fari char la instruitajho de la universitatoj sufichis por fermi ilian intelekton al chiu nova ideo, fosiliigante ilin en daura eraro.
La pioniroj de la nuntempa naturismo estis do, plimulte, personoj humilaj, ofte neinstruitaj, simplaj metiistoj au kamparanoj. Sed kontraue, ili posedis grandan observ-kapablon, afero esenca en medicino. Char ilia menso ne estis konfuzita de la antaujugoj de la skolastiko, ili povis libere kaj saghe pripensi la naturajn fenomenojn. Escepte de la germane kuracisto HuLeland, klu estis profesoro de la Universitato de Berlino, preskau chiuj aliaj estis empiriuloj.

Ni citu la jenajn: Johano Sigismondo Hahn; Priessnitz, kreinto de la hidroterapio; la mondkonata Ludoviko Kuhne; Rikli, kreinto de la aero- kaj helio-terapio; la abato Kneipp, k.t.p. Multaj el ili publikigis verkojn montrantajn la bazojn de la naturismo science; ili estas pagoj, kiujn oni legas kun emocio kaj respekto, char en ilia simpleco, kelkfojekrudeco, oni antausentas la fibron de la genio.


Sano kaj Malsano

Antau ol klarigi kiel oni kuracas la malsanojn per la naturismo, ni devas fiksi la koncepton pri sano kaj malsano, char la kriterio kiun haves pri ili la alopatiuloj kaj naturistoj estas tre malsama.
La homo estas vera trio, kiu konsistas el korpo, menso kaj spirito.
La disvolvigho kaj funkciado normalaj de chiu el tiuj elementoj, same kiel la harmonio necesa, kiu devas regi inter ili, donas al ni la tipon de la homo plena, kompleta, senmanka; unuvorte, la homo sana. Estas la idealo, klu celas havigi al chiu homa estulo korpon de atleto, menson de saghulo kaj animon de sanktulo. Oni ne povas paroli pri kompleta sano, se ekzistas senproporcio au anomalio inter chi tiuj elementoj; do, saghulo kun malfortika korpo estas tiel nenormala kiel atleto kun menso malklara kaj deviita animo.

Por akiri chi tiun staton de kompleta sano, estas necesaj diversaj kondichoj. Unue gravan rolon ludas la hereda faktoro, char gepatroj malsanaj ne povas naski sanan infanon. Krom chi tiu heredita faktoro ekzistas faktoroj, kiujn la individuo mem akiras dum sia vivoekzistado: chirkauanta medio, kie li disvolvighas, chu fizika, chu morala; profesio; vivmetodo kaj precipe la nutrado.
Chi tie ne estas eble trastudi chiun el tiuj faktoroj, kies graveco jam estis elpruvita pli ol necese. Ni paro]u chi tie en terminoj tre facilaj kaj simplaj, char ni ja ne direktas nin al kuracistoj, sed al la ghenerala publiko. Ni povas diri, ke homo estas sana, kiam li estas pura. Sed ni ne parolas chi tie nur pri la ekstera pureco de la hauto, sed precipe pri la interna, kiu koncernas ciujn histojn kaj finfine la sangon.

Malmultvorte, la homo estas sana, kiam li havas puran sangon.
Nu, kiam la sango malpurighas jam komencas la stato de malsano. Tiujn substancojn, kiuj malpurigas la sangon, ni povas nomi "substancoj malsanigaj" De kie venas chi tiuj malsanigaj substancoj, kiuj pasas al la sango? Multaj povas esti la kauzoj, kiuj estigas ilin, sed chiuj reduktighas al unu sola: la vivo kontraunatura, t.e. chio kio kontrauagas la naturajn leghojn, kiuj regas la homan ekziston. Koncerne la nuntempon, ni povas diri, ke la vivo de la moderna homo estas ekstreme kontraunatura: li manghas kaj trinkas en malracia formo, distribuas malghuste la tempon de laboro kaj ripozo, farighas sklavo de chiuj malvirtoj, k.t.p., k.t.p.

Pugata de iu freneza dezirego de mehanika progreso, li malzorgas chion cheteran, forgesante la plej mirindan maginon el chiuj: la homan maginon. Kaj chi tiu, kompreneble, suferas pro tiom da eraroj kaj konsekvence shvarmas hodiau nekalkulebla nombro da malsanuloj, kiuj plenigas hospitalojn, kuracejojn, azilojn kaj frenezulejojn tiamaniere, ke oni bezonas konstrui chiutage pli kaj pli da ili. Sed ne estas tiel kiel oni solvos la problemon de la malsano, same kiel oni ne povas solvi la problemon de la krimoj, konstruante pli da malliberejoj.