Ekzerco por Qi-Terapio 


Kees Ruig ( Nederlando)
 
Post mia antaua artikolo pri la cirkulado de la kosma qi-potenco (prana energio) mi nun priskribu praktikan ekzercon. Ghi estas tre facila, chiu povas fari ghin dum promenado. Prefere en la naturo au en parko. La aero estu kiel eble plej pura, kaj odoro de herbo, plantoj, arboj au maro multe helpas. Industria au trafika fiodoro malhelpas la efikon.
Kvankam enprincipe ankau eblas ekzerci surstrate, multe da homoj promenantaj chirkau vi malhelpas la koncentrighon.
 
Sed se ne estas naturo au parko en via najbareco, ankau kvieta strato taugas. Ne promenu trote, sed marshu vivece sed trankvile, kvazau vi devas atingi celon ghustatempe. Post iom da marshado por kvietighi kaj adapti la irtakton profunde enspiru, iom retenu la spiron, profunde elspiru kaj iomete prokrastu la reenspiradon. Faru tion unu-au dufoje. Nun vi komencu purigi la pulmojn.
 
* Tion vi faru jene: enspiru dum 4 pashoj, poste retenu la aeron dum 4 pashoj, poste elspiru dum 4 pashoj kaj fine detenu la aeron dum 4 pashoj. Tion vi faru 1 ghis 3-foje.
Atentu ke kiam vi detenas la aeron (ne permesas aeron eniri la bronkojn kaj pulmojn) vi tion ne faru fermante la gorghon ( char tiam vi sentos premon en la gorgho,kiu estas nepre evidenta), sed per la spiraj muskoloj (diafragmo, muskoloj de ventro, brusto kaj shultroj).
Post la purigado de la pulmoj vi purigu (malplenigu) la tutan korpon por ke estu spaco poe la nova (prana) energio.
 
* Reenspiru dum 4 pashoj kaj retenu la aeron 4 pashojn.
Post tio forte elblovu tra la busho dum 12 pashoj tiel ke la pulmoj estas lausente tute malplenaj je la fino de la 12a pasho.
Tion vi faru 1 ghis 2-foje. Atentu ke vi dum chi-tiu tuta ekzerco (kaj prefere iam dum normala vivo sen ega fortostrecho) chiam spiru tra la nazo. La supremenciita elblovo kaj unu elblovo je la fino de la ekzerco estas la solaj esceptoj.
 
Post chi-tiu purigado ni malfermu nin por la kernekzerco-
* Tion ni enspirante dum 8 pashoj imagante kiel la poreoj sin malfermas por la chirkaua energio (se la suno agrable brilas alfrontu ghin kaj sentu kiel ghia varmo penetras vin).
Poste retenu la spiron dum 4 pashoj, skuante la shultrojn kaj brakojn malstreche, sekve elspiru 8 pashojn dum ke vi imagu kiel energio forlasas vin tra la malfermaj poreoj, kaj fine detenu la spiron 4 pashojn reskuante shultrojn kaj brakojn.
Vi nun estas plene preparita por la kernekzerco: la energicirkulado. Viaj fiziko kaj psiko estas pretaj por la cirkuliga procedo.
Esence grave estas dum la tuta ekzerco (do ankau dum la jam 2 priskribitaj frazoj) ke vi sekvu la aerfluon per viaj pensoj dum la cirkulado tra via korpo. Do bone koncentrighu.
 
* Nun enspiru dum 8 pashoj, retenu dum 4, elspiru dum 8 kaj detenu dum 4 pashoj kaj poste ripetu; 8-4-8-4-...
Tion vi faru 6 ghis 8-foje. Sufiche facile, chu ne? Sed nun sekvas la malfacila parto: la koncentrigha spirita sekvado de la qi-fluado.
 
Sentu kiel dum la enspirado kun la aero vi la pranon (qi) el la chirkauajho (de la kosmo, la suno, la chielo, arboj kaj plantoj kaj de eventuale aliaj preterpasantoj) ensuchas tra punkto tuj super la nazo, la t.n.3a okulo (la antaulasta charko ) kaj dum la 8 pashoj fluas lau la fronto de la korpo tra chiuj charkoj, tiel sharghante ilin per qi-energio.

Samtempe la uzita kaj neuzebla energio forfluas tra la kruroj en la teron (tia energio povas esti utilega por la tero).
Dum la retenado vi sentas vin energiplena, tiom ke la akroj maksimume disradias.
Dum la elspira fazo la aero kaj prano la la dorsflanko de la korpo fluas supren lau la akroj kaj forlasas vian korpon tra la lasta chakro, la pinto de la kapo. La ciklo plenumighis.

La "vakuo" kreita post la energifluo estas kompensita de energifluo el la tero, kiun vi imagu enflui la korpon tra la kruroj en la komenci o de la elspira fazo.
Dum la elspiro vi sentu kiel la chakroj disradias sian energion. Fine de chi - tiu fazo vi redonu la energifluon al la fontoj: la chirkauajho, la chielo, la suno, la kosmo.
Dum la lasta fazo de la ciklo, la deteno de la aero kaj prano, regas kvazau vakuo en la korpo.
La fiziko kaj psiko nun sin prepras por la nova energifluo, la nova ciklo.
 
Atentu ke dum tiu fazo vi estas tre ricevema por deeksteraj influoj. Reenspiru tra la nazo kaj la tria okulo kaj replenigu la vakuon per nova energifluo. Ripetu tiun chi ciklon 6 ghis 8-foje.
La efiko estas grava. La ekzerco kontribuas al via sanstato(sed ghi neniam estas garantio kontrau malsanoj!) kaj al via psika harmonio (mensa ekvilibro). Tuja efiko estas intensigita sangocirkulado. Vi finu la ekzercon kiel vi komencis ghin:

* enspiru 8 pashojn tra la poreoj, retenu 4 pashojn kaj skuu, elspiru 8 pashojn kaj imagu vian revenon al la chi-taga vivo, kaj detenu 4 pashojn skuante kaj poreojn fermetante.
Unu fojo sufichas. por fortigi la senton de la normala vivo nun enspiru dum 8 pashoj imagante kiel oksigeno plenigas la korpon, retenu dum 4 pa oj konsciante kiel oksigeno plenigas la korpon, retenu dum 4 pashoj konsciante kiel chiutaga aero nutras vian korpon kaj automate kunportas sufiche da prano kaj fine dum 4 pashoj fortege elblovas vin tute malplena.
 
* poste redonu la bronkojn kaj pulmojn al la aero: 4-4-4-4 (vidu komencon de ekzerco) kaj fine ripetu la saman ciklon, konsciante * kiel la aero trafluas la bruston, sed nun ne lau la marsha ritmo sed la via kutima spirritmo.
Je la fino de chi-tiu ciklo vi diru al via korpo:"bone, nun vi mem transprenu", kaj vi dekoncentrighu. Ankorau iomete promenu, ankorau foje trasensu la korpon kaj reiru hejmen au rekomencu vian laboron kaj sentu kiom refreshighinta vi estas.
 
a u m

Rimarkoj:
1. Pro la teknika priskribo mi devis mencii po chiu fazo.Tamen ne estas haltoj inter fazoj kaj cikloj. La fluo estas da re movighante, ondumante, kaj dum supren au subenfluo samtempe kauzas chakrajn elradiojn.

2. Se en la komencigho vi ne povas elteni la ritmon 8-4-8-4 faru ghin 6-3-6-3 au ech 4-2-4 se via pulmokondicho ne ankorau estas sufiche forta.
Tamen alstrebu 8 pashojn pro la simbola signifo, kiu povas plifortigi la efikon senkonscie: la 8 reprezentas la senfinon kaj da rigon (8). Lau la numerologio 7 estas la kompleto de ciklo (7 spektraj koloroj, 7 tonoj, semajno ktp.) kaj la 8 indikas la ripetadon de la tuta kompleta ciklo (1+7=8).

3. La spirado dum la tuta ekzercado estu kompleta,do profunda: muskoloj de diafragmo, ventro, brusto kaj shultroj funkciadu bone.