Saniga Rajdado
ĵ
Judita Rey Hudecek, Kroatio
 

Dum la tuta longa homa historio, malmultaj bestoj ne ĝuis tiom da homa shato kiel ĉevalo. La ĉevalo akompanis la homon ĉe ĉiuj liaj gravaj okazajoj, fes­toj kaj laboroj, dum pacoj kaj militoj. Sennombraj estas artaj verkoj en ĉiuj kul­turoj kiuj priskribas la unuecon inter la homo kaj ĉevalo.

La ĉevalo estis obeema, fidela, helpema kunlaboranto kaj preskau ami­ko. jes, la homo vere nenion povus riproĉi al ĝi. Tamen nuntempe ĝi perdis sian pozicion en la homa vivo. Homo disiĝis de ĝi. La kruela teknologia evoluo eltiris ĝin el la homa ĉiutageco de la evoluintaj medioj. En grandaj urboj la ĉeva­loj malaperis. ĝli ekestis veraj, apenau troveblaj raraĵoj

Tamen shajnas ke la nuntempo decidis revenigi la ĉevalojn al ilia perdita pozi­cio. Ne nur pro tio ĉar homoj ekkomprenas ĉiam pli kaj pli ke ili devas resti par­to de naturo, ne ties konrauloj. Certe homoj neniam plu vivos kiel antaue; ili nek uzos ĉevalajn ĉarojn por trafiki, nek kultivos siajn kampojn per ĉevaloj, nek mili­tos rajdante sur ĉevaldorsoj.

La nuntempa homo malkovras la ĉevalon de iu tute nova flanko - kiel valo­ran helpanton por resanigado. Oni ekkomprenis, ke rajdado ne estas nur agrabla sporto, malstreĉigo kaj shatokupo, sed ke ĝi povas esti tre bona resanigmetodo.

Komence oni uzis ĉevalojn por resanigi nur homojn suferantaj de diversde­venaj kaj diversgradaj paralizoj.
La logiko estis tute simpla: La malsanulojn kiuj devas ĉiutage ekzerci siajn muskolojn, faru tion surĉevale.

Sidante sur ĉevalo ili instikte uzas ĉiujn siajn korpajn kaj mensajn potenco­jn. ĉar, sidi sur ĉevalo, moviĝanta, viva estaĵo estas sendube tute alie ol ĉiutage sidi en ĉambro kaj ekzerci per iu mekanika helpilo.
La ĉevalo estas forta, saĝa, viva estaĵo kies muskoloj dum ĝia irado moviĝas. La homo sidanta sur ĉevalo tion profunde sentas kaj instikte respondas har­monigante siain movojn je tio
.
Sidante sur ĉevalo homo devas adaptiĝi al trispeca moviĝado samtempe: supren-malsupren, antaüen- malantaüen, dekstren-maldekstren.

La varma, mola, viva ĉevala korpo kaüzas tute alian senton ol malvarma tera­peutika helpilo. Tio estas samtempe agrabla kaj iom danĝera sento, kaj oni in­stikte reagas per plena koncentriĝo. La rajdisto sentas ke la ĉevalo havas
pro­pran volon, kaj ke pro tio oni ne povas ĉiam antauvidi sekvajn movojn farotajn de la ĉevalo. Pro tio dum la rajdado la tuta homa korpo kaj psiko estas aktiva kaj atingas tre altan nivelon de koncentriĝo. Rajdante oni laborigas siajn poten­cojn maksimume, kaj per tio oni plifortiĝas.
Tio ege gravas por suferantoj de par­alizo.
Sed, la rajdterapio ne helpas nur al korpaj malsanoj, ĝi donis bonajn rezul­ton ankaü ĉe mensaj kaj psikaj malsanoj, same kiel ĉe la problemoj de socialiigo.

Temas memkompreneble, pri problemoj kiam penskapablo de la malsanulo ne
estas tute detruita, kaj kiam oni povas al malsanulo klarigi kion oni devas fari.
Mense handikapitaj homoj ofte suferas de diversaj timoj kaj problemoj pri
adaptiĝo al la socio.
Tio kaüzas profundan malmemestimon ĉe la malsanulo, senton de neutileco, neebleco kun iu ajn ınterkompreniĝi, harmoniiĝi.....kaj la jam ekzistantaj problemoj tiel ĉiam profundiĝas kaj pligrandiĝas.

La rajdterapion en tiuj kazoj oni enkondukas tre tre atente kaj laügrade. Unue oni devas forigi la timon, alkutimigi la malsanulon esti proksime de la ĉevalo. Poste oni instruas la malsanulon mem zorgi pri la ĉevala nutrado, purigado ktp. Kaj fine venas la rajdado. Dum ĝi la malsanulo sentas, ĝuas sian sukceson kaj tio tre gravas por la memestimo. Estas grava ankaü la sento ke li ne nur povas bone interkompreniĝi kaj harmoniiĝi kun tiu granda, forta viva estaĵo, sed ke ĝi ankaü respektas lin 

ĉe la mensaj handikapitoj kiuj povas bone moviĝi oni resanigcele praktikas ne nur rajdadon, sed ankaü grupajn akrobatajn ekzercojn, dum kiuj kelkaj raj­distoj sur kelkaj ĉevaloj samtempe prezentas komplikajn figurojn kaj rajdmani­erojn. ĝli staras, surgenuas, kushas... .sur la kurantaj ĉevaloj. Ofte oni rajdas sam­tempe du ĉevalojn, au pliaj rajdistoj staras sur unu ĉevalo.

Por povi tion fari la rajdisto devas havi tre bonan senton unue por sia propra korpo kaj ekvilibro, kaj poste ankau por la ĉevala korpo. Li devas koncentriĝi al ĉiuj eblaj movoj de la ĉevalo kaj al la movoj de la aliaj grupmembroj. Do, se oni deziras finfari iun akrobatan grupfiguron sur ĉevalo oni devas havi superrigardon pri la kompleta situacio kaj bone kaj ĝustatempe reagi. Kaj ĉe la mense malsanaj homoj ĝuste tio mankas en la ĉiutaga vivo. Praktikante ĉi terapion la malsanuloj fakte forti­gas siajn minimume ekzistantajn potencojn. Tio donas poste bonajn rezultojn en la ĉiutaga praktika vivo.

Krom tio ĉiuj rajdistoj devas mem zorgi pri pri siaj ĉevaloj. Dum tiu agado la malsanuloj praktike sociiĝas. ĝli devas eliri el siaj fermitaj mondoj, kaj tiuj kon­taktoj kun la bestoj ofte estas la unuaj en iliaj longaj vojoj al normaĝa ĉiutageco.
La avantaĝo de tiu terapio estas ke ĝi estas tute natura kaj interesa. La mal­sanuloj ne sentas izol
itecon disde la normala vivo ĉirkau si. Ili ĝuas la vivon same kiel ordinaraj homoj por kiuj la rajdado estas shatokupo.