Internacia Naturkuraca Asocio
                  




Raportas Rosa Ebel, 
Sekretario de INA
 

Raporto pri la Konferenco

Karaj geamikoj kaj samideanoj,

Ĉi-somere en Germanio, en la lando, kie iam princo per kiso revekis Dornorozinjon, ankaŭ  INA ricevis novan vivoimpulson: ne per kiso, sed per sia unua konferenco (19.08-24.08.2002).En la urbo Krefeld ĉe la rivero Rejno je la unua fojo renkontiĝis ankaŭ la tuta INA-estraro, kiu dum siaj intensivaj kunvenoj vaste kaj detale analizis kaj pridiskutis aktualajn temojn de la asocio.

Sep landoj estis prezentaj. La konferenca programo variis de la koreia akupunkturo Sa-am ĝis influo de la kosmo je la sano de homo. Dank' al la bona organizo sufiĉis tempo kiel por seriozaj tiel por distraj pro- grameroj. La sanon kaj bonhumoron pozitive influis ankaŭ glaso da biero kaj ekskursoj al pitoreskaj lokoj de Krefeld kaj Kolonjo.

Dum la INA-konferenco sinjoro d-ro Puramo ĉong prezentis en publika prelego la korean aku- punkturan kuracmetodon Sa-am al granda nombro de germanaj fakuloj kaj naturkuracistoj. La prelego, kiu estis perfekte interpretata de s-ro Harald Sĉicke, aperis en la loka radio-programo. Internacia diskonigo de Saam es- tas en la venontaj jaroj unu el la ĉefaj temoj inter la aktivaĵoj de INA. Esperanto estas la ĝusta komunikilo por realigi tion, kaj INA la ĝusta organo por tio.

La plej gravaj decidoj de la somera konferenco:

1. .INA havos 2 kategoriojn de membroj: profesiajn membrojn (profesiaj kuracistoj kaj natur- kuracaj fakuloj) kaj ordinarajn membrojn (ceteraj membroj, kiuj interesiĝas pri naturkuracado). Ambaŭ kategorioj estas sam- rajtaj kaj pagas la sa-an kotizon, nome 30 € aŭ 15 € jare (respektive por A- kaj B-landokategorio laŭ UEA.)

2.Membroj de INA povas samtempe esti landaj perantoj kaj plenumi taskojn similajn al tiuj de UEA-fakdelegito: varbi novajn membrojn, informi pri INA en sia lando ktp. Landaj perantoj rajtas fondi landan INA-sekcion propra- iniciate aŭ je la estrara decido. (Jam estas perantoj en Germanio, Nederlando, Francio, Kroatio kaj Korea Respubliko. En septembro ĉi-jare estas fondita landa se- kcio en Benino, Afriko. Baldaŭ ili estos fonditaj en Koreio, Kroatio kaj Germanio.)

3.INA instigos aŭ  mem prizorgos eldonadon de faklibroj en Esperanto kaj eventuale en aliaj lingvoj.

4.INA eldonos revuon klel membroligilon, en kiu aperos tekstoj de fakaj prelegoj, tradukitaj artikoloj, informpetoj, membrorprofiloj, diversaj informoj kaj receptoj.

5.INA organizas la konferencojn kaj seminariojn memstare aŭ en kunlaboro kun aliaj asocioj. La tradiciaj jaraj INA-fakkunvenoj, kiuj havas informan karakteron, okazas dum UK-oj de UEA.

6.INA celas kunlaboron ankaŭ kun ne-esperantistaj organizaĵoj. Tiucele ĝi faras fakprelegojn aŭ seminariojn. En sia agado INA estas ne nur por Esperanto-asocio, sed ankaŭ per Esperanto-asocio.

La 2-a konferenco de INA estas planata por la jaro 2004 en Nederlando. Nune la estraro dis- kutas pri seminario somere 2003 en Kroatio, en la bieno de esperantisto, kiu produktas ekologie purajn legomojn. Dum ĝi oni ne nur lernos la manieron de kultivado kaj prilaboro de tiaj legomoj, sed ankaŭ kulinaran prepa- ron de sanigaj manĝaĵoj. La bienposedanto, kiu ĵus eldonis sian fakan libron en Esperanto, ofertos intere- san prelegon pri tiu temo.

Informojn pri la ĝusta loko kaj tempo de la biena seminario kaj pri ceteraj aktivaĵoj kaj planoj de INA vi ĉerpos vizitante de tempo al tempo nian ret-paĝon:
www.esp-ina.com .

Ni invitas vin esti ne nur pasiva leganto de INA-paĝoj, sed ankaŭ inspirigi nin per viaj ideoj, proponoj kaj helpoj. Vi estas bonvena fariĝi membro de INA, se vi ne jam estas tiu.

Vi povas ankaŭ peti informojn per letere

ĉe:
Rosa Ebel, Schmiedestr. 99, 47809 Krefeld, Germanio
Samidiane salutas vin  
 
 

 
Kopirajto 2005 Internacia Naturkuraca Asocio [All rights reserved]