Morinda citrifolia, Regxino de plantoj

Ágnes Bognár
Hungario

 

PLANTOAPOTEKO
En Polinezio estas noni, la nekulturite kreskanta planto ek de jarcentoj unu el la plej ofte uzataj kaj la plej alte pritaksataj kaj aprecataj plantoj. Gxia frukto estas vera hejmapoteko, pro tio nomas la tiea logxantaro la arbuston Morinda citrifolia, "Regxino de plantoj¡±.

LA REGXINO DE PLANTOJ  
La frukton de tiu cxi planto, kiu kreskas en tropikaj landoj, uzas la homoj jam 2000 jarojn por sanigo de multaj malsanoj. En Afriko oni aplikas gxin kiel laksigilo, gxenerala skorioforigilo, en Indio gxi estas uzata precipe kiel vitaligilo, libidofortigilo, en Australio estas gxi la plej grava sanigilo de malsanoj: astmo, alergio, malvarmumo, en Centra Ameriko gxi estas rekomendita por sanigi inflamajxojn, kapdolorojn, reumojn kaj tumorojn.
La noniarbusto apartenas al la daurfoliaj plantoj kaj en cxiu monato de la jaro produktas fruktojn, tiel oni povas ilin 12-14-foje en la jaro rikolti.

MORINDA CITRIFOLIA ESTAS AKTIVE ESPLORATA  
En la okcidentaj landoj vekigxis la atento al noni unue je la komenco de la 90-aj jaroj, kiam post konsumo de nonisuko perpleksigxaj sanigxoj kaptis la atenton de la logxantaro. Dum la esploroj estas en gxi gxis nun pli ol 100 boiaktivaj efikaj komponantoj identigitaj, inter ili estas multaj vitaminoj, aminoacidoj, enzimoj, alkaloidoj, flavonoidoj, spurelementoj, mineraloj, plurfoje malsaturitaj gras-acidoj. La imunperfektiga kaj cxelo-regeneriga efikoj de nonifrukto dankeblas al la komuna aktiveco de la supre nomitaj komponantoj.

EFIKAJ KOMPONANTOJ KAJ EFIKO
Antrakinono, prokseronino, polisaharidoj, aminosukeroj kaj vitaminoj estas lau opinio de esploristoj la plej gravaj efikaj komponantoj de la nonifrukto. Sed nepre oni menciu la duaefikajn komponantojn: - skopoletino, alizarino, damnakantalo -  kiuj per siaj tonigilaj kaj skorioforigilaj efikoj subtenas la disvolvigxon de cxiuj efikprocedoj.

¢À Noni subtenas la normalan cxelofunkcion kaj regenerigxon: tio estas la efiko de aminoacidoj, vitaminoj, mineraloj, terpenoj kaj prokseronino.
¢À Noni aktivigas metabolon de la cxeloj: cxi tie efikas precipe enzimoj, aminoacidoj, malsaturitaj gras-acidoj, vitaminoj kaj mineraloj, sed ankau la alkaloido: prokseronino efikas, cxar  dume gxi transformigxas al kseronino, gxi faciligas al la nutrosubstancoj penetri en la cxelojn.
¢À Senmikrobigilo: danke al kumarino, antrakinono kaj skopoletino.
¢À Subtenas la funkcion de imunsistemo: hodiau scias esploristoj pri tio cxi plej multe:
 - polisaharidoj kaj aminosukeroj provokas aspecifikan imunreakcion, tio estas: ili ekfunkciigas la produktigxon de gama-interfero, interleukinoj, T-limfocitoj kaj makrofagoj, kaj pro tio la ekkonon kaj forigon de patogenaj mikroboj, virusoj, parazitoj.
-  flavonoidoj estas potencaj ligiloj de liberaj radikaloj.
- Skopoletino efikigas produkton de nitrogena-monoksido, kiu baras plimultigxon de entrudantoj.Vitaminoj, spurelementoj kaj  enzimoj kontribuas al la sumefiko.
¢À Noni estas kontrauinflama ilo: En la inflamreduktigo partoprenas precipe beta-sisterolo, terpenoj, malsaturitaj gras-acidoj, enzimoj kaj el la alkaloidoj la prokseronino. Ili reduktas la produktigxon de prostaglandinoj, kiuj respondecas  je la estigxo de inflamoj, kaj ili defendas  kontrau liberaj radikaloj.
¢À Noni reduktas alergiajn simptomojn: per sia granda flavonoid-enhavo gxi malhelpas la liberigxon de histamino, kiu ekfunkciigas alergian reagon, gxi baras sur mukmembranoj  la edemestigxon. (nazkataron, asfiksion).
¢À Noni subtenas la cirkuladon, reduktas la sangopremon/tension: skopoletino plivastigas vaskulojn, flavonoidoj baras permeablon de vaskulmembranoj, tio estas: estigxon de edemo, kaj  kun malsaturitaj gras-acidoj, vitaminoj kaj spurelementoj  ili defendas kontrau aterosklerozo.
¢À Noni plibonigas laborkapablon  kaj animstaton: kseronino helpas ligigxon al cxeloj de la humoron bonigantan serotoninon. Per tio gxi kontribuas al ekvilibra dormado kaj harmonia animstato.
¢À Noni malhelpas reproduktigxon de tumorcxeloj: damnakantal baras efikon de tumorgenoj kaj helpas rapidan malkombinigxon kaj forigon de fusxaj cxeloj
La laste menciitan funkcion subtenas ankau la gama-interferono, tumornekroza faktoro (TNF)  kaj interleukinoj, kiujn la imunsistemo produktas en pli granda kvanto. Tio ne diras, ke noni memstare povas neniigi ekzistantajn tumorojn, kancerojn, karcinomojn, skirojn kaj miksomatozojn, sed gxi povas kontribui al plibonigxo de sanstato.
¢À Noni stimulas digeston:  danke al efiko de antrakinonoj.

KIAM ESTAS PROPONATA NONIKONSUMO?
Noni estas en niaj tagoj en multaj landoj uzata en kapsulformo, pulvorformo kaj en formo de fluidajxo, por gardi sanon kaj kompletigi kuracadon de malsanoj. Plej efikus memkompreneble la fresxa frukto, sed homoj, kiuj vivas ne en unu el la tropikaj landoj, devas kontentigxi kun la produkto el gxi. Estas multaj  diskutadoj pri la efiko de la unuaj produktajxoj. Multaj homoj insistas pri la plej bona efiko de la fluidajxo, aliuloj emfazas la stabilitecon de la liofilizita pulvoro en kapsuloj. Prijugxi, kiu pravas, estas ege malfacile, cxar ni ne povas fari konfirmitajn mezurojn. Ni devas kalkuli ankau je militiroj kontrau la findindeco, fare de la medikamentkoncernoj.  Pro tio restas nur, konsumi unu el la produktoj kaj kredi al siaj propraj spertoj.
Estas certe, ke la nonikonsumantoj estas multe pli energiaj, aktivaj kaj rezistopovaj, ili pli rapide sanigxas el malsanoj.Lau la fakliteraturo kaj esploroj rekomendindas nonikonsumado en sekvaj kazoj:

¢À Fortigo, roborigo, vitaliteckreskigo.
¢À Senforteco, deprimo, dormembarasoj.
¢À Reaperaj infektigxoj, inflamoj (ekzemple spirvojaj, pelvetaj, dermito, artrito).
¢À Problemoj de la imunsistemo (alergiaj procezoj, precipaj autoimunaj malsanoj).
¢À Alta tensio, aterosklerozo.
¢À Precipaj metabolmalsanoj, ekz. diabeto.
¢À Kompletiga kuracado de tumoraj malsanoj: por ke mildigi akcesorajn efikojn de klinikaj kuracadoj, por ke plibonigi dispozicion, aktivigi defendopotencojn de propra organismo.

                                                                                                                             dr. B.E.

Tradukis el la hungara lingvo: Agnes Bognar, instruistino de lingvoj