|
Preskau
ciuj homoj asertas, ke la sano kaj la mono estas la plej grandaj
bonajoj de tiu ci mondo. Kaj ili ec akceptas, ke el ambau la
sano plej gravas, car mono sen sano malmulte valoras. Malgrau
tiu generale interkonsentita verajo, la agoj de la homoj preskau
ekskluzive celas mongajnon. Rekte au ne rekte, pere au senpere,
monon celas la terkulturisto, kiu plugas la teron; la scienculo,
kiu enfermigas en sia laboratorio; la studento, kiu ceestas la
kolegion au la universitaton; la industriisto, la komercisto, la
metiisto, la artisto, la pastro, la advokato, la profesoro ktp.
Kompreneble,
car nur per mono oni povas akiri la ciutagan panon, pagi la vestojn,
la distrajojn kaj amuzajojn kaj ec la rimedojn por sin instrui
au sin eduki . Tamen ciuj agnoskas, ke la sano pli valoras
ol la mono. Ni vidu nun kion faras la homoj por konservi sian sanon. Flankenlasante
momente la heredajn kaj denaskajn malsanojn, ni povas certigi, ke
ciu homa estulo alvenas al la mondo kun altvalora kapitalo, kiun
li mem ne gajnis, sed ricevis por guorajto: tiu kapitalo nomigas
'sano'. ciu persono estas komisiita administri tiun kapitalon tiel,
ke gi ne perdigu nek malpliigi; serf kontraue, ke gi konservigu
kaj ec pligrandigu.
Se ni liveras novan automobilon al
iu autisto, la dauro de la veturilo dependas de la prudento laun
kiu li gin stiros. Se li estas zorgema, gi dauros multajn jarojn,
liverante grandan utilon, gis pro natura eluzado gi ne plu funkcios.
Sed se la stiristo, anstatau zorgi pri la konservado de la auto,
gin kondukas al troa rapideco kaj sur netravetureblaj vojoj
kaj malatentas la cent detalojn pri gia bona funkciado, finfine
gi ne plu movigos au gi bruege dispecigos en iu ajn kurbigo
de la vojo. Ekzakte la samo okazas al la homo.
ciu
estas la zorganto do sia propra sano. Tiu, kiu gin flegas, guas
sanan vivon kiu profitigas lin mem kaj liajn kunhomojn dum multaj
jaroj gis fine la nature morto, tiel malofta hodiau, lin atingas. Tiu,
kiu gin malflegas, suferas mil afekciojn, malsanojn kaj perturbojn;
li estas devigata viziti hospitalojn, klinikojn, sanatoriojn kaj
azilojn almozpetante vane la saxon, kiun li perdis per sia propra
kulpo preskau ciam, gis la molto venas finfine por liberigi lin
de liaj suferoj. Estas hispano proverbo (la proverboj ja
estas la esprimo de la popola sageco), kiu diras: ,,Neniu rememoras
la pulvotenejon gis tondras".
Kiam la kapitalo ,,sano"
minacas perdigi, la koncernato kuras afliktegite eviti la katastrofon,
sed jam estas preskau ciam malfrue. Sed tiu, kiu bonfartas, cu
li prizorgas sian sanon? ciu persono levigas frumatene
kaj hastas al sia laboro, dirante au pensante: ,,Mi hodiau gajnos
monon". Kiu levigas pensante au dirante: ,,Mi hodiau gajnos
sanon"?
Tamen ne ekzistas pli valora kapitalo ol la
sano. Sen bonfarto neniom ja valoras ec la plej grandaj ricajoj.
Kaj estas nekredeble kiel la febra hodiaua vivo igas la homojn okupigi
pri cio escepte de iii mem. Multaj personoj kredas, ke rilate
sanon kaj higienon la plej certa vojo estas atenti kion la kuracistoj
faras. lli naive pensas, ke, car iii lernis medicinon en la universitato
kaj rajtas kuraci, la kuracistoj bone scias kio estas bona kaj kio
malbona kaj sekve ili skrupule akordigas siajn konduton kaj vivon
kun la postuloj de la higieno.
Sed la kuracistoj ankau estas
homoj kun ties virtoj kaj malvirto.j. Kaj bedaurinde multaj el ili
nur taugas kiel modelo de tio kion oni ne devas fari. Despli malbone
se temas pri tiuj kiuj nomigas ,,naturkuracistoj"; car ili
estas devigataj servi ciam kiel ekzemplo de ago kaj konduto.
Ni
revenu al nia temo dirante, ke preskau ciuj civilizitaj homoj estas
malsanaj car ili ne obeas la naturajn legojn, kiuj postulas sanan
kaj virtan vivon. Modernaj homoj apartigas pli kaj pli de naturo
kaj tiu ci punas ilin per malsano. Por forigi la malsanon,
do, oni devas reveni al sagaj reguloj de la naturo. Estas scienco
kiu resumas tiujn ci regulojn: gi nomigas naturismo. Naturismo
ne estas ekskluzive kuracista procedo au indikaro pri mangajoj.
gi estas mu lte pli, car gi estas sistemo de la vivo.
Homoj
devas konvinkigi, ke la sano estas rekompenco pro sana kaj virta
vivo. Estas neeble, do, aceti la sanon ce la farmaciisto au en
la hospitaloj. Drogoj ne povas resanigi malsanulon kaj operacioj
kirurgiaj ne faros el malsana organo alian sanan. Sendube
por personoi kiuj ne bone komprenas tiun ci gravan kaj samtempe
simplan aferon estas multe pli facile engluti drogon, kiu forigos
momente la doloron. Naturismo studas la homon sub la tri
aspektoj: fizika, mensa kaj morala.Vera sano ne povas ekzisti se
ne estas harmonio inter tiuj tri elementoj.
cjutage oni
inaugu ras novajn hospitalojn, frenezulejojn kaj resanigejojn; sed
la nombro de malsanuloj ne nur ne malkreskas sed kontrau e, gi terure
kreskas. Oni ne solvos la problemon de la publika sano per la kreado
de novaj hospitaloj tiel same kiel oni ne solvos la problemon de
la krimo per la kreado de novaj mallibereioi. Sano kaj virto
estas sinonimoj. Kiu ne akceptas tiun simplan principon ne povos
eviti, frue au malfrue, tristan rezulton.
|