|
Spegulologio
|
|
La aŭtoro, Willem de Ridder el Nederlando, diras pri la apero
de sia libro (1-a eldono 1999): Kiel bebo vi jam konsistis el milionoj da inteligentegaj ĉeloj, kiuj komunikas kun ĉiuj aliaj ĉeloj en la universo. ĉiu ĉelo vaste malfermiĝas por vi kaj apogas vin senkondiĉe. Nur se vi konscias pri viaj spertoj sen ilin priskribi, kompreni aŭ analizi, vi ekkomprenas la vivon. Ni ne pensas pri la digestado de niaj nutraĵoj. Nia korpo tion faras aŭtomate. Vi ne bezonas kompreni kial via antaŭiranto subite bremsas en la trafiko. Aŭtomate vi reagas al la situacio. Se unue vi devus pripensi kaj analizi aferojn tijajin, vi jam delonge frakasiĝis sur la subite bremsanta aŭto antaŭ vi. La sento nome ne pensas. ĉio kion vi volas kaj sentas estas energio. Estas nur unu energio en la universo, do ne estas diferenco inter vi kaj la universo; nenio nova, jam konata dum jarcentoj. Ĉia ĉelo estas ege inteligenta estaĵo, kiu pensas alimaniere
(nome percepte). Tia "pensado" naskiĵas el silento. Sed tiel longe
kiel Se ni rekonas "furiozon” en nia korpo, tiam tio devenas de
"juĝado". Juĝado estas sklaviga. Per juĝado vi nur trompas vin
mem. Pardoni estas nenio pli ol via preteco malligi (liberigi) la blokitan energion,
kiu fiksiĝis en viaj juĝoj. Ni paciĝu kun la situacio. Escepte se ni celkonscie faras tion. Same agu kun personoj.
Sento estas fakte nur energio, vibrado tra la tuta korpo. La maniero per kiu ni rigardas nian Inteligenton (aŭ Dion), estas ekzakte la maniero laŭ kiu ni spertas nian vivon. Se ni projekcias Dion ekster ni, ni estas senpovaj. Se ni scias, ke nia Inteligento apogas nin daŭre, sub ĉiaj cirkonstancoj, senkondiĉe kaj plename, tiam ni spertas nian mondon (kaj ĉiun en tiu mondo) kiel entute sekura, ama kai abunda, Estas nenia diferenco inter vi mem kaj Dio. ĉiun fojon kiam vi aŭdas aŭ legas la vorton "Dio", vi ŝanĝu ĝin en mia "Memo" aŭ "Mi" kaj multo klariĝos. Vi estas do la kreanto de la universo (lau via imago kaj bildo). Vi estas ankaŭ la Unueco, la tuto, la energio, la liga forto, la tuta potenco de la universo. Tiu povo vivigas ĉion, mantenas la vivon kaj havas senfinan Inteligenton direkti la vivon. Tiun potencan energion kiu tiel senkondi- ĉe apogas kaj nutras ĉion, ni nomas simple amoro. La vorto "amo" estas ofte misuzata. Do se vi volas, uzu la vortojn "akcepton" aŭ “simpation" ĝis vi alkutimiĝos. Via senfina Inteligenta Memo komunikas per via intuicio. Ne plu necesas kontakto kun guruoj aŭ kompetentuloj; sufiĉas la superkompetentulo kiu estas vi mem. Planoj devenas el la estinteco, la estinteco konsistas el ĉio kion vi lernis, do jam scias. Ne eblas rigardi en la estontecon. Plano estas: spasme manteni la estintecon. Kio estas eraro? : ĉio kio ne iras laŭplane. Se vi ne plu volas fari erarojn, ĉesu plani. Problemojn nomu situaciojn. Sperto ne estas kaptebla en vortoj. Se vi vere volas kompreni kion enhavas la vivo, vi devos realkutimiĝi al la sperta-do mem. Pure observi, sen priskribo, sen determinado de la valoro. Ne dissplitigi kion vi vidas, nur rigardi. Nur tiam vi ek-vidos. Tiel pianistoj senerare trovas la ĝustajn klavojn, tranĉas la spicisto ekzakte la duonfunton da fromaĝo, reagas vi perfekte en neatendita trafiksituacio. Ĉio en kion vi metas energion kreskiĝas. Ilo kaj celo estas samaj. La ago kaj la rezulto de tio estas unu. Viaj ĉeloj ne konas fantazion, humoron, ideon. Ili komprenas ĉion laŭlitere. Tial esprimu deziron aŭ ĉelon pozitive kiel fakto en la estanteco: "mi estas tute sana". Ekzakte ĉion kion vi neas, vi ricevos. Apogi aliulon estas apogi vin mem. Vi estas do freneza kiam vi ne apogas aliulon. Vi rekte nuligas la konfidon en vi mem. Apogformulo el la adorklubo:N.N. (Voknomo), ni amas vin precize kiel vi estas kaj ni
apogas vin entute/senkondiĉe en tutaj viaj forto kaj grandiozeco. |