Homo ne scipovas ghuste spiradi
la eltovajho de d-ro Butjeko


Kitayev Sergej (Rusio)


Chu vere, au ne? Evidentighis, ke homo kiel biologia genro spiradi ghuste ne scipovas.
Chu vi ne kredas? Jam en la fino de pasinta jarcento austraj fiziologoj Brejer kaj Gering faris sensacian eltrovajhon pri tio, ke homo estas sola, nura biologia genro en la Tero, kiu ne havas korektan spiradon.
Kial? Char homo estas nura kreajho en la Tero, kiu povas PAROLADI. Kaj ghuste la parolado rompas homan spiradon.

 Monda medicino tre longan tempon bazighis sur la teorio de spiro de Lavuazje, kiu estas logika profunda spirado. Butjeko diras, ke en tio estas eraro! Ekmemoru, kiel ofte vi audis; "Spiru pli profunde". Do por ekzemplo, malgranda testo. Provu profunde spiri dum 30 sekundoj - 30 fojojn. Vi sentas malfortecon, shvitecon, kapturnighon. Chu ne?

Kauzo estas en la rompo de ekvilibro inter O2 kaj CO2. Vi sentas, ke vi bezonas la O2-on. Rezulte al vi mankas ne O2, sed CO2. Vi tro multe donis al via organismo O2-on, kaj per ghi aerumis CO2-on. Certe pro tio vi havas malbonan kondichon por organismo. Venena influo de profunda spirado (kia siavice alkondukas al deficito en organismo de CO2 estis eltrovita jam en 1871 de nederlanda kuracisto De Kosta. Poste la samajn eltrovajhojn sendepende de unu la alian rusa sciencisto B.Verigo kaj sveda N.Bor, kiu estis nomita kiel efekto de

Bor'. En 1909 D. Genderson, fama sciencisto, pere de multnombraj eksperimentoj pruvis, ke profunda spirado estas perea por organismo. Kauzoj de mortoj de animaloj, kun kiuj laboris Ganderson, estis en deficito de CO2 en iliaj organismoj. Se deficito ekzistas, tro da CO2 estas venena.

Lernu "ne spiri!"

Do, se diri koncize, profunda spirado kondukas al supermezura ventolo de pulmoj, kio kauzas la perdadon de CO2 per organismo. Sed deficito de CO2 kondukas al multnombraj rompoj de gravaj funkcioj de kortiko de cerbo, ekscitas nervan sistemon, rompas chiuspecain shanghoin de substancoj Tio elvokas demeton de saloj, progreson de shvelajhoj, ktp.

Tian eltrovajhon post multjaraj klinikaj obserboj faris lincenciato de medicinaj sciencoj Konstantin Paviovic Butjeko el la urbo Novosibirsk. Surbaze de tiuj tezoj, Butjeko ellaboris altefikan senmedikamentan metodon de voleca likvido de profunda spirado - VLDK"

Esenco kaj celo de la metodo estas malmultigi profundan spiradon ghis normo, kia estas atingebla per voleca kaj konstanta malstrecho de spiraj muskoloj kun nepra mezuro de enhavo de CO2 en pulmoj. Por normala laboro de celoj de cerbo, de koro, de renoj, de aliaj organoj en sango devas esti 6.5% de CO2 kaj nur 2% de O2.

Se enteno de CO2 en pulmoj estas malpli el 3%, venas pereo de cheloj kaj de via organismo.Eblas " lau Butjeko" mezuri sanecon de via organismo. Lau sekunda nadlo prokrastu la spiradon (post de normala elspiroj je tiom, kiom vi povas elteni ghis apero de neplezura sento.

Se via pauzo ne estas pli ol 3-5 sekundoj - vi estas tre malsana, 20 - ankau malbona, de 20 ghis 40 sek. - la sanstato estas kontentiga, de 40 ghis 60 s. - bona, pli ol 60s. bonega.

 

Sorto de eltrovajho

Preskau 22 jarojn bezonis Butjeko, por oficiale registri sian eltrovajhon (VLDR, author's certificate No. 1067640, 15.09.1986, applicated 29.01.62).

Dum tiuj jaroj oni lin konsideris kiel charlatanon. Nur nun li estas rerajtigita. Li kuracis amason da homoj, kaj savis multajn de morto. Nun li kun siaj adeptoj propagandas kaj disvastigas sian metodon.

En Stokholmo lia libro "Revolucio en medicino" eldonighis dufoje. Butjeko ne simple elpensis la metodon. Unuavice, li kuracis sin mem. Li kuracas pli ol 150 malsanojn, kujn kuracsistoj ech ne kuracas kutime, se tio estas kompleksa okazo. Kaj ni, niavice, devas fiksauskulti al Butjeko.

*chiuj nomoj estas skribitaj en Esperanto
*VLDR- Volitional Liquidation od Deep Resperation (Angla varianto)