VIA SANO EN VIAJ MANOJ

 Anatolo Goncxarov, Rusio

Estas vere stranga problemo: la Mondo evoluas cxiam pli da eltrovoj aplikataj por bono de la homoj. Sed kial la homoj gxis nun malsanigxas kaj nesanas? Cxu ne suficxas malkovroj kaj inventoj forigi la sanproblemojn?

Suficxas kaj ecx multaj...

Ekde la pratempo la scivolaj homoj penis forigadi siajn malsanojn helpe de la naturaj rimedoj. Pli poste naskigxis po iom la scienco evoluigi tiujn rimedojn. Oni komencis eltiri el la naturaj kurac-rimedoj ties koncentrigxon, la kemiajn komponantojn. Pli poste la kemio igxis aparta scienco kaj tiujn komponantojn trovis pli facile kaj pli malmultekoste produkti sintezante el aliaj kemiajxoj. Des pli ke tiuj kemiaj medikamentoj rezultis ofte pli rapidan resanigxon ol helpe de la naturaj.

Ekde tiam la sanigvojo disbrancxigxis je du: helpe de la sintezitaj medikamentoj kaj helpe de la naturaj substancoj. La kemia vojo helpe de la scienco cxiam pli avancis gxis la nuna stato, kiam oni ecx preskaux forgesis pri la alia alternativa nurnatura kuracarto...

Tamen, ekzemple en Rusio, ekzistas proverbo "kuracisto ion kuraci sagxas, alion male - damagxas." Ne estas sekreto, ke la kemiaj tablojdoj rapide resanigante unu organon, malrapide rompas aliajn organojn. Tiu malrapido, ne tuj rimarkebla, akumuligxas por eksplodi per alia malsano, ofte pli dangxera ol la kuracita.

Rusio tro rapide sxangxis sian socisistemon je la kapitalismo. La medicino, socialisme senpaga, igxis nun tro multekosta, nealirebla por multaj hom-milionoj.  Vole-nevole oni rememoris pri la natur-rimeda kuracado.

Venu arbaren, kampen - kaj jen antaux vi estas centoj da senpagaj medikamentoj...

Krome, de cxiam ekzistis iuj apartaj personoj, kiuj scivolemis pri alternativaj nurnaturaj metodoj kuraci malsanojn, preventi ties aperon kaj fine akiri fortan sanon. Plifrue tiuj personoj estis mokete akceptataj, fonto de anekdotoj, sxercoj kaj ridumoj. Tamen enviinde sanaj.  Sed en nuna ekonomia krizo (en Rusio ekz.) ili igxis pli atentataj....

Dank al similaj san-entuziasmuloj diverslandaj la tuta mondo akumulis kolosan elcxerpan sperton neniam malsani. Paradokso, sed la mondo kiel tuto kaj ties medicino ne uzas tiun sperton, pluirante la kemian vojon. Ecx pli - ekzistas fortoj kiuj estas interesitaj, ke la homaro ne turnigxu al la alternativa sanvojo: potenca medikamenta industrio, jam-instruita kuracista koterio kaj internaciaj komercaj firmaoj.

En Rusio, kiu neniam estis ricxula, konservigxis tra prapatroj kaj avinoj pli da natur-rimedaj resanigx-vojoj, ol en aliaj landoj. Aperis la novaj.

 Ekzemple, ankoraux infanece mi auxdis cxe agxuloj, ke en Doneckio logxas iu stranga homo. Li kaj somere kaj vintre (ecx dum frostegoj) pasxas cxie nudpieda kaj vestita nurkalsonete gxisgenua.  Pli poste mi eksciis, ke tiu persono nomigxas Porfirij Ivanov, kiu cxiumatene eliras sian korton kaj ajnvetere sur la nudan korpon versxas unu du sitelojn da malvarmega akvo. Tiam mi ne supozis, ke venos tempo, kiam ankaux mi, logxante en la montaro Altaj, eliros nudpieda sur negxo-froston kaj sitelos sur min glaci-akvon. Pro la tuja vaporego ecx la apuda domo apenaux videblis. Kaj la plezuro, post la momenta spirhalto, apenaux priskribeblas!

En pluraj urboj de Rusio ekzistas kluboj de P.Ivanov-discxiploj. Pendas tie la vivreguloj de la patrono, kiuj kvazaux testamento havas titolon de Ivanov-mem -"Infancxjo":

                                                                    

                                                             I N F A N C X J O

Vi plenas je la deziro helpi al la tuta popolo. Por realigi tion penu esti sana:

1. Dufoje tage banu vin en malvarma natura akvo, por senti vin bone. Kie nur eblas: en lago, rivero, bankuvo, subdusxe aux surtere versxante sur vin akvon. Cxiun varman banon kronu per la malvarma akvo.

2. Antaux la akvumo aux post gxi (dezirinde samtempe) venu al la naturo nudpieda, kontaktu la teron, vintre la negxon, kaj staru tiel minimume 1-2 minutojn. Enspiru busxe kelkfoje aeron, samtempe dezirante mense la plensanon al vi kaj al cxiuj homoj.

3. Ne uzu alkoholon nek fumu.

4. Minimume fojon semajne restu sen mangxo kaj trinko de vendreda 18-20-a horo gxis la dimancxa 12-a horo. Tio estas la meritita ripozo kaj organisma trankvilo. Se tio ne facilas, fastu por la komenco almenaux 24 horojn.

5. Dimancxe je la 12-a horo eliru la hejmon kaj starante nudpieda en la naturo kelkfoje spiru kaj pensu kiel en 2. Tio estos la festo de via korpo post kio vi povas mangxi cxion kio placxas al vi.

6. Amu la naturon cxirkauxantan vin. Ne kracxu cxirkauxe kaj nenion elkracxu el vi, tio estas via sano.

7. Cxie salutu cxiujn, des pli la agxajn homojn. Se vi volas havi sanon, salutu sandezire cxiujn.

8. Helpu al la homoj per kio vi povas, pleje al la malricxaj, malsanaj, ofenditaj kaj al cxiu kiu bezonas la helpon. Faru tion kun gxojo. Reehxu la petojn plenanime kaj kore. La prihelpitoj igxos viaj amikoj kaj la monda paco plifortigxos.

9. Venku la proprajn avidon, profitemon, pigron, memkontentecon, timemon, hipokriton kaj fieremon. Kredu al la homoj kaj amu ilin. Ne parolu pri ili maljuste kaj ne prenu al via koro malbonajn opiniojn.

10. Liberigu vian kapon de la pensoj pri malsano, malbonfartoj kaj morto. Tio estas via venko.

11. Penson ne apartigu de la faro. Tralegis - estas bone. Sed kio cxefas - plenumu tion.

12.Rakontu kaj transdonu la sperton pri cxi afero. Sed ne fanfaronu kaj ne metu vin super aliajn pri tio. Estu modesta.

Tiu, iom naiva konsilaro tamen trovis siajn adeptojn, precipe inter simplaj homoj, kiuj ne okupigxas sercxi la veron tra multaj libroj. Cxiu-vintre en pluraj urboj de Rusio la ivanov-anoj organizas konkursojn-spektaklojn pri banado en glaciakvo en glacitruoj riveraj, lagaj.

Funkcias ankaux aliaj plej diversspecaj sano-kluboj kaj kursoj: jogo, alternativa spirado, trot-kurado (aux kuretado), vegetarismo ktp, ktp.

Fine de la sesdekaj jaroj, mi estante tro okupata (familio, scienco, kromlaboro promona, E-instruado, E-agado ktp) ege bedauxris perdi tempon ecx por neoftaj gripoj, malvarmumoj aux stomak-malagrablajxoj ks. Do, mi decidis neniam plu malsani. Tiutempe la komunisma regximo ne sxatis la alternativajn resanigxmetodojn kaj alternativan sanvojon. Sekve ne eldonigxis la respektiva literaturo. Estis tre malfacile akiri la respektivajn librojn. Temis precipe pri manskribaj tradukoj aux multobligajxoj....

   Unue mi cxesis fumi kaj igxis alkohol-abstinenculo. Poste mi ekis vegetarano. Hazarde eksciinte pri hatka-jogo mi ekuzis gxin. Pli poste mi anstatauxigis teon kaj kafon je grogherbaj teoj. Studis la kuracajn florojn, kolektante ilin kampare por la tutjara teo. Sekvis mir-ekscio pri la utilo de malsato aux nemangxado. Tuj aperis cxiusemajna diurna nemangxado, fojfoje kelkdiurna. Dufoje mi sukcesis nemangxi po unu plena semajno.
Sekvis hardigxo fridakva kaj dumvintra  sen-vintro-vesta eksterhejm-ado.

Mi memoras ecx havi plezuron pro la korpostrecxo frostigxa, des pli ke mi tion sugestis al mi. Ekuzis mi Sxelton-principon cxe mangxado, plus kiam mi mangxis mi nenion trinkis kaj inverse. Kaj tiel plu, kaj tiel plu. Cxion
  legita utila al la sano mi tuj provas-uzas  kaj enkondukas vivregulo.

Tiel mi post jaro-du
  eksentis mian kolosan eltenemon cxe ajna fizika laboro aux strecxoj. Post fojfoja elcxerpa fizika laboro (mi kromlaboris man-elsxargxisto cxe vagonoj) tute ne aperis kutimaj doloretoj en muskoloj. Tiutempe mi okupigxis pri la sciencaj studoj kaj devis kromlabori en vesperoj aux semajnfinoj. Maldika kaj sen dikaj bicepsoj mi ne cedis al la profesiaj elsxargxistoj. Kaj kutima sceno cxe la unua mangxakcepto cxe tiu (aux aliaj) laborbrigado: mi kontraste al iliaj viand-kolbasaj k.s. pladoj elmetis nur ekz. tri pomojn kaj du-tri pantrancxojn. Sekvas miro, propono de  iliaj pladoj (-rifuzo), sxercoj kaj asertoj, ke mi dumlabore falos pro la konsumigxo. Sed tio ne sekvas. Ecx male - sur iliaj vizagxoj strias sxvito-gutoj, dum mi sensxvitas. Mi povis rapid-piedpasxadi  plurajn kilometro-dekojn sen lacigxo.....

Mia cxirkauxo kaj mi konstatis mian perfektan sanon. Ecx plifrua amiko-gripo ne plu vizitas min, kvankam la familianoj regule partoprenis la epidemiojn.  Mirinda efekto estis, kontraste al al plejmulto, sanega, frost-imuna kaj cxevale eltenema...

Ekde tiam pasis trideko da jaroj. Pro la sorto-destino mi devis plurfoje translokigxi kaj tial ne plu sekvis plurajn principojn de sana vivmaniero. Sed la cxefaj - vegetaraneco, fastado, senalkoholo kaj drogteo restis. Tamen mi gxis nun forgesis pri la ekzisto de kuracistoj. Nur la dentiston mi fojfoje pacientas aux kontrolas la miopecon (deinfanecan). Sed multaj el mia tiama juneca-mezagxa medio, kiuj opiniis min strangulo, akiris infarkton, apopleksion, stomakulcerojn kaj aliajn malsanojn. Kelkaj ecx mortis, precipe alkohol-uzantoj.  Pluraj miaj E-geamikoj resanigxis nur dank' al sekvi miajn konsilojn el sana vivmaniero. Des pli nun, kiam aperis centoj da prilibroj kaj periodajxoj.

El la periodajxoj pri sana vivmaniero elstaras la gazeto "Sana Vivmaniero. Informilo de "SV" kaj "BK" ("blankaj korvoj") (SVM). Ene de kelkaj jaroj gxi kvinobligis sian abonantaron. Sur gxiaj pagxoj centoj da homoj priskribas, kiel ili resanigxis preterkuraciste, kiajn popolreceptojn uzas, kiel pluflegi la reaperintan sanon, Publikigxas centoj da naturrimedaj receptoj. Sed plej gravas, la artikolantoj cxiam donas siajn hejmajn (posxtajn) adresojn kaj senpage respondas aliajn demandojn pri la artikol-enhavo. Nur estu aldonata pura koverto. Rezultigxas grandega rondo de reciproke sinhelpantaj  simplaj homoj kaj la kvanto de abonantoj de cxi-gazeto nun proksimigxas jam al du milionoj! Iuj ricevas ecx milojn da leteroj, tiam aperas alia pliklariga artikolo en "SVM".

Fojfoje oni informas pri tute hazardaj sanigvojoj. Jen estas ekzemplo el ili:  "Mi okupigxis rekuiri la sukerigxintan konfitajxon... Subite unu el vitrujoj kun enversxita jxus kuirita konfitajxo eksplodis kaj parto de la varmega konfitajxo trafis sur la brakon. Mi tuj metis la brakon sub la malvarman akvon forlavi la konfitajxon. La edzo dume preparis popol-receptan sxmirajxon el propoliso kaj oleo kaj sursxmiris la brogitajxon. La doloro iom mildijxis. Mi eliris apuddomen kaj surbenkigxis.  Apude kreskis juna cxerizarbo. Mian brogajxon atakis musxoj kaj por protekti la lokon mi desxiris la gluecajn folietojn kaj surmetis la vundon. Agrablis la folio-tusxoj kaj la folietoj tre rapide sekigxis. Mi anstatauxigis la sekigxintajn per la novaj.

Post la hor-kaj-duono mi revenis hejmen. Cxe ekvidi mian vundo-lokon mi ecx ne kredis al miaj okuloj. Cxe la vundolimoj ekformigxis eta blanka cikatro-orlo. Mi provizis min je novaj porcioj de la cxeriz-folietoj kaj dauxrigis la kuracadon. La folietoj - brilaj "kirurgoj"- tiom bone efikis, ke post tri tagoj ecx brogospuro ne restis, krom blankaj limo-strietoj.....

Mia adreso estas:....." [ ]

Estas en la jxurnalo unu konstanta rubriko :"Kancero". Oni skribas diversajn naturmetodojn por venki aux mildigi tiun "peston" de la 20-a jarcento. La plej populara estas la metodo de Sxevcxenko per sia simplo kaj efiko. La metodo savis vivojn por miloj da kanceruloj ofte ecx el senespera stato. Jenas la tipa letero al "SVM": "Skribas al vi Nina Alekseeva el Ekaterinburg. Mi havas gxojigan informon. Ricevinte la diagnozon - stomak-kancero kun metastazoj en la hepato mi tri jarojn kaj ok monatojn trinkis la miksajxon de nefiltrita oleo kun alkoholo laux la metodiko de Nikolaj Sxevcxenko. Severege mi sekvis ankaux la koncernan dieton. En julio cxijara mi denove estis kontrolita en tute nova moderna onkologia centro. Resumo: la kancer-donitajxoj forestas. Oni certe demandis kiel mi kuracis min. Mi cxion klarigis, sed la kuracistoj ne kredis je tio, miaj klarigoj - preterorelaj...." [ ]    Tiu metodo gxis nun ne estas agnoskita de la oficiala medicino!

Nuntempe la elpunkto de la jxurnalo diras: por forigi cxiujn sandifektojn
oni komence per aro da metodikoj purigu sian organismon de t.n. "skorioj".

Poste per aro da respektivaj okupigxoj, dieto ktp fari sian imunan sistemon tre forta. Estas vera scienco kaj la homoj, kiuj strebas al sia sano aplikante la mondo-sciojn, similas je sciencistoj, eksperimentantaj (plej ofte sukcese) cxe sia organismo. Kaj memgvidaj resanigxoj, eksento de sano, forto kaj eltenemo gxojplenigas la koron same kiel tiun de sciencisto, faranta sciencan malkovron.... Multaj komprenis - mia sano en miaj manoj!

En Esperantujo iom simila periodajxo estis la revueto "Esperantista vegetarano". Mi memoras kun kia intereso mi legadis en la 70-80-aj jaroj abundon da interesajxoj en tiu dumonata modesta periodajxo. Bedauxrinde post morto de ties abnegacia redaktoro en E-Vegetarana Asocio venkis la finvenkismaj tendencoj: "EV ne tiom servu la e-vegetaranojn, kiom paradu antaux la ekstera mondo: jen kiom bela kaj dika mi estas!". Rezulte la revuo aperas fojon jare. Jes plibela, sed kia utilo de tiu maloftajxo - kaj malkreskis ties abonantaro.... Ankorauxfoje unu ekzemplo en nia movado, ke finvenkismo kaj rauxmismo devas teni ian ekvilibron por ne sxrumpigi la movadon.

Estus bone havi en Monato rubrikon de la alternativa sanvojo. Ja la alia ekstremo   publikigas siajn mangx-receptojn.

Krome ekzistas Internacia Naturkuracista Asocio (I.N.A) kun laborlingvo esperanto. Gxi unuigas la koncernajn fakulojn kaj cxiujn interesigxantojn uzi la naturmetodajn resanigxon kaj sanflegon. Oni povas aligxi al INA, petante rete cxe <anatolog@mail.ru> kaj/aux konatigxi cxe http://www.esp-ina.com .