|
Granda sukceso - la
INA-kunsido dum la 90-a
Universala Kongreso en Vilno
Internacia
Naturkuraca Asocio elstaras
inter aliaj fakaj asocioj
per alloga kaj interesa
programo en sia kunsido
dum UK. Ĉiujare INA ofertas
fakajn prelegojn kaj interesajn
informojn pri naturkuracado.
Tial INA allogas pli kaj
pli da partoprenantoj. En
Vilno ni atingis la rekordan
nombron de pli ol 180 aŭskultantoj.
Eĉ estis multe pli da homoj,
kiuj deziris partopreni,
sed ne plu trovis lokon.
Oni eĉ staris ĉe la muroj.
Ĉar
la prezidanto de INA, d-ro
Puramo CHONG, Koreio/Usono,
ne povis ĉeesti la kongreson,
la kunsidon gvidis vicprezidanto
Harald SCHICKE, germana
naturkuracisto. Krome ĉeestis
en la podio alia vicprezidanto
Kees RUIG, Nederlando.
Kiel
ĉiam, la kunsido komenciĝis
akurate. Ĝi dividiĝis al
tri partoj: 1. Raporto
pri la laboro de INA, salutvortoj,
aktualaj novaĵoj 2. Prelego
de Harald Schicke pri diabeto 3.
Prelego de Kees Ruig pri
atento
1. La laboro
de INA dum la pasinta jaro
estis tre sukcesa. Nia organo
regule kvarfoje aperis tute
akurate. Dum la UK en Pekino
INA disdonis grandformatan
52-paĝan revuon al ĉiuj
kongresanoj. Bedaŭrinde
al INA mankas, simile al
aliaj fakaj asocioj (ISAE,
UMEA), artikoloj. Tial dum
la kunsido Schicke alvokis
ĉiujn ĉeestantojn verki
pri siaj spertoj. Fakte
ĉiu ajn homoj, ĉu fakulo
aŭ ne, spertas sanon kaj
malsanon, spertis diversajn
kuracadojn aŭ terapiojn.
Tial ĉiu homo povus raporti
pri tiaj spertoj, ĉu el
fakula, ĉu el laika vidpunkto.
Pro manko de artikoloj ĉijare
granda revuo bedaŭrinde
ne povis aperi. Anstataŭe
INA disdonigis al ĉiuj kongresanoj
informilon kun aliĝilo.
Salutis la kunsidon la prezidanto
de UMEA (Universala Medicina
Esperantista Asocio) d-ro
Ferenczy, kun kiu INA kunlaboras.
Li distingis INA-n per diplomo
de UMEA pro nia bona laboro
en la kampo de naturkuracado.
Sekvis funebra minuto omaĝe
al Saionji Masayuki, iama
vicprezidanto de INA, kiu
tro frue mortis antaŭ kelkaj
monatoj. Honore al li kaj
al lia sukcesa kaj modela
laboro, la ĉeestantoj ekstaris
memorante lin. Grandan parton
de la unua triono okupis
la 2-a konferenco de INA,
kiu okazos de la 5-a ĝis
la 9-a de decembro en Ŝanhajo.
Vi legas aliloke pri ĝi.
2.
La prelego pri diabeto montris,
ke ĉiam pli kaj pli da homoj
en la tiel nomataj industriaj
landoj malsaniĝas je diabeto
II, kiun oni antaŭe nomis
maljunula diabeto. Intertempe
jam infanoj kvinjaraj suferas
je ĝi. La prelego montris
kaŭzojn; precipe ĝi pruvis,
ke la alopatia medicino
ja terapias, sed ne kuracas
ĝin. Tute male, ĝi malebligas
la resaniĝon de la pacientoj
kaj zorgas, ke ili restas
dumvive dependaj de kelkfojaj
ĉiutagaj mezurado kaj injekto
de insulino. Ĉar tio estas
bonega negoco, oni tute
neglektas la eblecojn de
la naturkuracado. Kiel
helpas naturkuracado ne
nur montris la prelego,
sed ankaŭ la reago de membro
el Germanio, kiu skribis
reage al nia artikolo pri
diabeto en la INA-revuo
2004-4:
„Mi havas
iom da diabeto kaj nun mi
devas diri, ke INA-gazeto
estas granda helpo. Anstataŭ
pilolo (NovoNorm 0,5) mi
elprovis cinamon el la vendejo
kontraŭ diabeton. Jes, ja
funkcias! Post tagmanĝo
kaj vespermanĝo mi manĝas
ujeton da kazeo aŭ jogurto
kun enmetitaj 2 gramoj da
cinamo."
3.
La prelego de vicprezidanto
Kees Ruig estis aktiviga.
Li parolis pri la graveco
de atento - al aliaj kaj
al sia propra korpo. Li
ne restis teoria, sed la
partoprenantoj povis tuj
sperti, kion signifas atenti
al si mem per i.a. spiroekzercoj.
Mem fari anstataŭ postuli
la faradon nur de la kuracisto
estas ja grava kaj prava
principo de la naturkuracado,
kiun ĉiuj partoprenantoj
tiel povis sperti.
Post
la fermo de la kunsido multaj
homoj venis por fari individuajn
demandojn kaj por aliĝi.
Dum la kongreso la raportanto
ricevis diversajn petojn
pri kuracado. Kiel konate,
membroj de INA rajtas peti
senpagajn konsilojn de niaj
fakuloj. Al unu paciento
ni povis tre rapide helpi.
Temis pri pusanta infekto
de la granda piedfingra
ungo, kiu doloris kaj eble
malhelpus paŝadon. Post
nur tri tagoj la infekto
malaperis per trifoja taga
apliko de etera oleo de
japana mento, kiun la raportanto
ĉiam kunportas, ĉar ĝi helpas
je multaj ĉiutagaj sufer(et)oj.
|